Saltu al enhavo

Diskuto:Flugo 5017 de Air Algérie

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus aldonis artikoletojn pri la urbo Gossi, la flugkompanio Air Algérie kaj la aviadilprodukta firmao McDonnell Douglas, kun akompane kreendaj novaj kategorioj. Por bona kompreno de la temo nun ankoraŭ mankas artikoloj pri la firmao Swiftair kaj biografia artikoleto pri la juna franca esperantistino Maëna Volant mortinta dum la flugo. Pri la dua teksto mi ne scias, ĉu sufiĉos la postmorte kolekteblaj informoj, kvankam principe mi subtenus kreon de biografia artikoleto; pri la unua teksto mi iom dubas pri pli-ol-momenta graveco por la e-lingva vikipedio. Ĉiukaze jam nun tre reduktiĝis la ĉi-tekstaj ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 23:28, 11 Aŭg. 2014 (UTC)

Bone, ĵus havinte liberan duonhoron mi kunskrapis kion mi povis trovi kaj tamen kreis ankoraŭ la du mankajn artikolojn pri Maëna Volant kaj pri la flugkompanio Swiftair. Se iu havas aldonajn biografiajn informojn pri ŝi (ekzemple mankas la naskiĝdato), plua kontribuo al la teksto bonvenas. ThomasPusch (diskuto) 08:38, 12 Aŭg. 2014 (UTC)