Diskuto:Etrogo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iam ĵuris al mi ke mi lasos tekston kiuj propagandas la 19-jarcentajn landoformojn kun finaĵo -ujo al tiuj kiuj tiom ŝatas ilin, kaj ĉirkaŭiros tiujn tekstojn. Sed tamen mi ĵus riparis tre longe tie estintan ruĝan ligilon, kiun iu simple fantaziis kiel titolo de "iam kreinda paĝo", sed mi nek en Esperanto nek en iu alia lingvo trovis tian vikipedian tekston, kaj ne opinias la artikolon kreinda: temis pri la titolo frukto malpermesatamalpermesata frukto kiu, se oni kreus ĝin aŭ ilin, plurobligus la enhavon de la artikolo Arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono.

Tamen restas stranga frazo

Citaĵo
 "Aleksandro la Granda nomis ĝin "Pomo de Medujo" tiu kiu enigis ĝin en Mezoriento." 
— anonimulo 94.212.142.230

Ĉu "tiu" estas "Aleksandro la makedono", aŭ ĉu la lando "Medujo" estas tiu kiu enigis ĝin en Mezoriento (do ĝiaj homoj, la medoj)? En la nuna formo la frazo ne ĝustas kaj riparindas. Tion povas fari adepto de la 19-jarcentaj landoformoj kun finaĵo -ujo. ThomasPusch (diskuto) 16:17, 4 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Estimata, mi ĵus ligilis menciojn de malpermesita frukto, tiujn kiujn mi trovis. Sj1mor (diskuto) 18:10, 4 okt. 2023 (UTC)[Respondi]