Saltu al enhavo

Diskuto:Esperantigo de vortoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo[redakti fonton]

"Oni faru proponojn pri esperantigo nur pri tiuj alternativoj, pri kiuj oni povas en formo de kontroleblaj referencoj citi uzojn en la esperant-lingva literaturo kaj gazetaro, en vortaroj kaj en skribe dokumentitaj titoloj de prelegoj en esperantaj kongresoj. Ne sufiĉas simple inventi iuj esperantigojn kaj fidi je tio, se oni konvinkas la kolegojn ke tiu esperantigo estas la plej bela kaj oni ekde tiam uzas ĝin en Vikipedio, ĝi de tie disvastiĝos al la ĝenerala lingvouzo kaj eniros la vortarojn. Tio ne estas la ideo de enciklopedio, kiu nur resumu la realon kaj ne inventu realaĵojn. Referencoj kompreneble ne estas diskutoj en vikipediaj diskutejoj, en diversaj forumoj kaj retaj diskutgrupoj, ne estas babiladoj sur koridoroj de Esperanto-kongresoj kaj ne sufiĉas aserti "mi parolis kun tiu akademiano kaj li parole konfirmis al mi ke tiu formo laŭ sia gusto estas la sole ĝusta". Tial ne restas alia ebleco ol fari kiel oni decidis nun ekzemple pri la medicina artikolo Alzheimer-malsano, nome lasi la germanan nomon Alois Alzheimer en nacilingva formo, se daŭre eksteraj referencoj estas en malunuecaj variaĵoj nur el unu fonto, la "Esperanta Retradio" - ĉar por la nacilingva formo estas sufiĉe da bonaj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 00:42, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]