Saltu al enhavo

Diskuto:Elborz-Montaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La montaro de la persa nomo البرز latinliteriĝas foje Elborz, foje Alborz, Alburz, kaj Elburz (ne miksu kun la similnoma montaro Elbruso, pli okcidenta, kiu havas tradiciiĝintan e-lingvan nomon menciitan ekzemple en PIV). La nuntempe norma latinliterigo de la montaro البرز laŭ sistemo DMG estas Alborz, nur historie en diversaj eŭropaj lingvoj ekestis la variaĵoj en latinliterigo, kaj laŭ kultura fono de esperantistaj verkistoj en la internacia lingvo uziĝis foje tiu, foje jena variaĵo. Ĵus kreiĝis aparta artikolo pri la samnoma provinco Alborz de Irano. Iuj vikipediaj branĉoj, ekzemple la angla, unuecigis la nomon de la montaro al la latinliterigo Alborz. Laŭ mi tio sencas. Ĉu citeblas iuj e-lingvaj literaturaj aŭ vortaraj fontoj pri uzado de la nomformoj Elborz, Alborz, Alburz respektive Elburz por vidi, ĉu aparte de la nuna - iusence arbitra - kutimo preferi latinliterigon de sistemo DMG (tiun kutimon eblus pridiskuti, se estus serioza alternativo, kaj ĝi povus ŝanĝiĝi iam estonte) estus iuj argumentoj el la e-lingva leksiko preferi tiun aŭ alian nomon? ThomasPusch (diskuto) 19:15, 15 Okt. 2015 (UTC)

Ĵusa traserĉo de la komputila reto per guglo rezultigis 10 200 trafojn kaj por Elborz kaj Alborz, nur 394 por Alburz respektive 1110 por Elburz. Sed mi pridubas la rezultojn, ĉar mirigus ke du variaĵoj havus ekzakte saman nombron, kaj krome konsidereblas ke laŭ la nuna stato la titolo de la e-lingva vikipedia artikolo estas "Elborz", kaj pro la multaj aŭtomataj kopioj de vikipediaj artikoloj atendeblas ke nur pro tio en la komputila reto tiu formo pli oftus, kaj post ŝanĝo de la titolo al "Alborz" la statistiko poste montrus pli da trafoj por tiu variaĵo. Kalkulado per guglo-serĉo laŭ mi ne solvas la demandon. ThomasPusch (diskuto) 20:13, 15 Okt. 2015 (UTC)

Persa nomo en la informkesto, numera formatigo[redakti fonton]

Saluton, @ThomasPusch:. Mi ĵus rimarkis sufiĉe ĝenan fuŝon en la informkesto. La tiea persa nomo de la plej alta montara monto kun ĉirkaŭantaj krampoj iel strange miksiĝis kun la informo pri la maksimuma alteco. Mi tial metis ĝin en piednoton, ĉar mi ne konas alian trukon. Testo kun la ŝablono {{lang-fa}} ĉirkaŭ la persa vorto, sed en la krampoj dum antaŭrigardo bedaŭrinde ne efikis.

Krome mi aldonis la parametron Loĝantaro-komento al la informkesto kaj senspacigis la numerojn ĉe areo, loĝantaro, ĉar alie la artikolo aperas en zorgiga kategorio. Mi ne scias, ĉu vi jam vidis la atentigan keston en la ŝablona dokumentado. La ideon pri tia aldono al informmkestoj ne havis mi, sed rusa vikipediulo. Li foje kreis la helpan ŝablonan {{np}} kaj jam aldonis ĝin al pliaj informkestoj. Ĝi kune kun aliaj ŝablonoj aranĝas la numeran formatigon, tiel ke tio ne plu devas okazi rekte en la artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 19:32, 15 Okt. 2015 (UTC)

Vi tute pravas, kaj plene sencas via elturniĝo pri referenco. Mi ĵus eĉ ne vidis la fuŝon ene de la informkesto, nur cerbumis pri la artikola titolo. Tamen la demando kiel plejbone e-lingve latinliterigi la montaron ne tiom simple solveblas kiom la informkesta problemeto. Pri la informkesto: Ĝustas ke ankaŭ mi jam foje ĝeniĝis ke la informkesto postulas "mem" aldoni la mezuron "metroj", kaj plurfoje cerbumis ĉu elpreni tiun funkcion, tiel ke necesus mem aldoni la mezuron en la artikolo. Sed ja tio kreus la riskon, ke usona esperantisto indikus la altecon de monto en futoj, aŭ iu apartemulo preferus mezuron en kilometroj, aŭ iu rapidulo tute forgesus mezuron, do en la informkesto poste aperus simpla nombro sen mezuro. Supozeble sencas kiel estas nun. ThomasPusch (diskuto) 19:46, 15 Okt. 2015 (UTC)
Plue: Ne, pri la atentiga kesto en la ŝablona dokumentado mi ĝis nun ne atentis, simple ĉar pri montoj aŭ montaroj la plej alta punkto ĉiukaze laŭ komparo de diversaj literaturaj indikoj mezureblas ne tre ekzaktege, kaj tial iom ridindus indiki la altecon super la marnivelo en decimetroj, centimetroj aŭ milimetroj... Tamen laŭ principo mi preferus ke se laŭ geografoj klarus ke monto vere altas 1050 metrojn kaj 50 centimetrojn, ke tiam en la informkesto redaktostate eblus indiki la parametron aŭ en la formo "1050.5" aŭ la formo "1050,5", kaj en la fina artikolo aperas la mezuro kun komo (ja eblas aranĝi tiel). La atentigo prave klarigas ke komo "nur taŭgas kiel dekuma signo, precipe ĉar tio estas ĝia funkcio en ĉiuj programadaj lingvoj" - do permeseblu tia uzo en informkesta parametro. Se vi volas, vi povus ŝovi tiun-ĉi diskutoparton al la diskutpaĝo "ŝablono:informkesto reliefo" respektive "ŝablono:informkesto monto", ĉar fakte ja pri tio temas. ThomasPusch (diskuto) 20:00, 15 Okt. 2015 (UTC)