Diskuto:Efloresko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝajnas al mi ke vortaro (PV, ReVo kaj Krause (DE-EO), eble pliaj) simple eraras.

Evidente EFLORESKO apartenas al la familio:

de:Ausblühung - en:Efflorescence - it:Efflorescenza - ja:風解 - pt:Eflorescência

kaj NE al la familio:

ar:تجوية - bg:Изветряне - cs:Zvětrávání - de:Verwitterung - en:Weathering - es:Meteorización - et:Murenemine - fi:Rapautuminen - fr:Météorisation - he:בליה - it:Meteorizzazione - ja:風化 - lt:Dūlėjimas - nl:Verwering - no:Forvitring - pl:Wietrzenie - pt:Meteorização - ru:Выветривание - sk:Zvetrávanie - sl:Preperevanje - sv:Vittring - vi:Phong hoá

Mi volonte farus la paĝon, sed mankas al mi la vorto. Ĉu vi havas proponon? ĉu kuraĝan disveteradon aŭ pli neologisman meteorizado? Aŭ iun tute alian? patiniĝo (John Wells EO-EN,EN-EO) / ŝtonrustiĝo / ŝtonputriĝo / ...

Kiu ajn aŭdas min: helpu, mi petas! Pawla 18:28, 6. Jul 2007 (UTC)

Al mi ŝajnas, ke ĝusta nomo por tiu ĉi fenomeno, pri kiu parolas la paĝeto kaj iliaj alilingvaj vikipedioj, nomiĝas erozio. --Petr Tomasovsky 18:45, 6. Jul 2007 (UTC)
erozio

malkompono -><- forportado[redakti fonton]

Dankon Petro, sed mi dubas, ĉu erozio vere taŭgas. Ĉar la lingvoj kiuj konas la terminon el la "vetero"-familio (por malkompono de solidaj substancoj) havas apartan esprimon "Erozio" (forportado de la "pervetere" produktitaj eroj):

ar:تعرية - br:Krignerezh - bs:Erozija - ca:Erosió - cs:Eroze - cy:Erydiad - da:Erosion - de:Erosion (Geologie) - en:Erosion - es:Erosión - et:Erosioon - fi:Eroosio - fr:Érosion - gl:Erosión - hr:Erozija - hy:Էրոզիա - id:Erosi - it:Erosione - ja:侵食 - lt:Erozija - nl:Erosie - nn:Erosjon - no:Erosjon - pl:Erozja - pt:Erosão - ro:Eroziunea solului - ru:Эрозия - simple:Erosion - sk:Erózia - sl:Erozija - sv:Erosion - sw:Mmomonyoko - ta:மண்ணரிப்பு - tr:Erozyon - zh:侵蚀作用

Do, laŭ mi oni vere bezonas NOVAN vorton. Pawla 00:03, 9. Jul 2007 (UTC)

Efloresko evidente estas malĝusta traduko por la germana "Verwitterung", angla "Weathering", franca "Météorisation" ktp. Efloresko korespondas kun la germana vorto "Ausblühung" (angle: Efflorescence, itale: Efflorescenza, portugale: Eflorescência), kiu estas kemia fenomeno, nome la kristaliĝo de saloj sur la surfaco de konstruaĵoj, kaj apartenas al la kategorio: damaĝoj je konstruaĵo, akvokaŭzita, sed ne nepre veterokaŭzita.

Mi trovis en Ulrich Matthias/Dietrrich M. Weidmann, Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Esperanto-Deutsch la vorton "veterdisfalo" por "Verwitterung". Tiu vorto ŝajnas al mi la plej taŭga solvo por trafa traduko. 1. Ĝi trafas la fakton, ke la koncerna fenomeno ĉiam estas kaŭzita per veterrilataj procesoj, kion esprimas kaj la ĝermanaj lingvoj kaj la latinidaj lingvoj. (La slavajn badŭrinde mi ne regas.) 2. La vorto estas sufiĉe mallonga (kvarsilaba) do ebligas derivaĵojn kiel "frostveterdisfalo", "salveterdisfalo", "fontprema veterdisfalo", "petroveterdisfalo" ktp. 3. Ĝi ne kaŭzas difuzon kun la nocio "erozio", kiu signifas fortransporton de frostdisfalinta materialo. 4. Ĝi ne kaŭzas difuzon kun la kemia proceso "efloresko", kiu ankaŭ povas esti veterkaŭzita, sed ne nepre estas, kaj kiu koncernas precipe konstrumaterialojn kiel betono, mortero, briko, klinkero, sed ordinare ne petrojn. Efloresko koncernas kristaligon de saloj influe de akvo. Efloresko do estas malpli larĝa nocio ol veterdisfalo. 5. La vorto veterdisfalo facile ebligas kompreni la tri subsignifojn: fizika, kemia kaj biologia veterdisfalo, ĉar ĝiaj elementoj havas sufiĉe ĝeneralan signifon.

Mi proponas estingi la nunan artikolon "Efloresko". Mi pretas traduki la germanan artikolon "Verwitterung" sub la nomo "Veterdisfalo" kaj la germanan artikolon "Ausblühung" sub la nomo "Efloresko".

Kiel estingi artikolon? Kiu rajtas fari tion? --94.216.103.250 22:40, 26. Sep 2009 (UTC)

Pardonu, la lastan kontribuon skribis mi, sed mi ne atentis, ke mi ne plu estis ensalutinta. --Alois 22:44, 26. Sep 2009 (UTC)

Mi novredaktis la artikolon laŭ la germanlingva artikolo Ausblühung, kiu estas la ekvivalento de "efloresko". Mi per tio kontraŭas al la difino de PIV pri la kapvorto "efloresko"; PIV ŝajnigas, ke efloresko ekvivalentas kun la germana "Verwitterung", kio ne ĝustas. --Alois 22:39, 20. Nov 2009 (UTC)