Diskuto:Eŭska naciismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo ne nepre estas forigenda, sed kompreneble reverkenda ĉar kia ĝi estas hodiaŭ ĝi estas absolute malneŭtrala. Arno Lagrange 05:00, 13. Mar 2004 (UTC)

Ni bezonas iun mesaĝon ({{msg:malneutraleco}}) kaj protokolon por tiaj situacioj. Jen mi proponas iun. Bonvolu plibonigi ĝin.

Antaŭ forviŝo la artikolo tekstis jene:[redakti fonton]

La Eŭskaj naciistoj de la kontraŭleĝa grupo ETA estas la plej suspektataj kulpuloj pri la atencoj kontraŭ homoj en Madrid la 11an de marto 2004. Se ili efektive kulpas, la justeco venu rapide kontraŭ ili, por ke la krimoj ne restu nepunitaj, nek la viktimoj forgesintaj.

Pacaj Eŭskaj naciistoj supozeble ankaŭ ekzistas, sed oni nenion aŭdas pri ili.

Malkonsento[redakti fonton]

MI konsentas, ke la artikolo estas opinio, sed ne nepre malneŭtrala. Neŭtralismo ankaŭ povas esti erara. Sed se la artikolo alportas nenion, oni povas diskuti ĉu forviŝi ĝin...

Aliaj opinioj[redakti fonton]

Evidente necesis reverki. Ankaŭ mi abomenas la atencon, sed meti tion en enciklopedion estas malserioze, kaj eĉ malrespekto al la viktimoj. Oni priskribu sobre kaj senpasie.

Mi ĵus korektis gramatike kaj stile. Ĉu per "regno" oni celas "regno" (vidu PIV2) aŭ, tutsimple, "reĝlando"?

La hispana milito estis ne civila, sed interna aŭ enlanda: en ĝi ja batalis armeoj!

Ĉar mi vidis minusklaj la nomojn maŭroj kaj gotoj, mi faris la samon pri eŭskoj kaj hispanoj. jc


Civila Milito[redakti fonton]

Ne estas "civila milito" laŭ la senco de milito de civiluloj kontraŭ civiluloj! Civiluloj aĉetas panon, iras al restaŭrancio, ne mortigas siajn vicinojn. Ĉiam kiam oni diris "civila milito" (vidu ekzemple Silla kontraŭ Mario en Romo) estas milito de du armeoj!

Regno kaj Reĝlando[redakti fonton]

Mi uzas Regnon anstataŭ Reĝlando por monarkia ŝtato ĉar evidente ne estas lando nur de reĝo, en multaj artikoloj de Vikpedio mi vidas Regno kaj nenie Reĝlando, kvankam oni konsilis uzon de Reĝlando. Eble ne estas laŭPIVa, mi ne scias, mi estas memlernanto kaj posedas tro sovaĵan Esperanton.