Diskuto:Dua mondmilito II/Ĉeĥoslovakio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edvard Beneš
Edvard Beneš

Ĉeĥoslovakio estiĝis kiel unu el sekvantulaj ŝtatoj de Aŭstrio-Hungario. Ĝi havis eksplicitajn aliancanajn kontraktajn devligojn kun Francio kaj pleje ĝi rolis ĉefan rolon en propra defendasocio (iom ridinde nomata Malgranda interkonsento kun Rumanio kaj Jugoslavio. Ĉeĥoslovakio tiutempe prezentis unu el la plej signifaj mondaj eksportistoj de armiloj kaj al tio ankaŭ respondis unuaklasa ekipaĵaro de ĉeĥoslovaka armeo. Tiu ĉi ŝtato pleje en la dua duono de la 30-aj jaroj de la lasta jarcento intensive konstruis sistemon de limregionaj fortikaĵoj, kiu estis faciligonta ties defendon. Sed kvankam Ĉeĥoslovakio faris por sia defendo plej multon el la potencialaj viktimoj de la germana agresoro, tio ne estis sufiĉonta. Anekso de Aŭstrio disvastigis ties limojn kun la malamiko je plua sektoro, kie ne estis la limregionaj fortikaĵoj sufiĉe finitaj. Pollando aliris kun siaj postuloj al regiono de Těšín, per kio Ĉeĥoslovakio pagis je vulgara eraro de Edvard Beneš kaj Tomáš Garrigue Masaryk el la jaro 1919, kiuj tiam venis al konkludo, ke Pollando en batalo kontraŭ Sovetunio malvenkas, kaj ili decidiĝis solvi la problemon pri la regiono de Těšín perforte.

Post munkena interkonsento aliĝis al Pollando kun la pretendoj al la ĉeĥoslovaka teritorio ankaŭ Hungario postulanta almenaŭ "unusignife hungaran parton de Supra Hungario" (komprenu parton de Slovakio kun hungara majoritato) kaj Karpatan Rutenion. La geografia situo de Ĉeĥoslovakio kaj interrilato de fortoj en la praktiko ne ebligis sukcesan defendon senhelpe de Francio, sed tiu rifuzis partopreni. Malgranda interkonsento, celita origine kontraŭ Hungario, vid-al-vide al la germana superforto disfalis. Ĉeĥoslovakio, baraktanta pro maltrankviloj inter ĉeĥoj kaj slovakoj, kun multnombraj germanaj kaj hungaraj minoritatoj en la kritikaj limregionoj, sukcese ne povis defendi sin mem. La munkena interkonsento devigis ĝin rezigni pri la limregionoj, pro kio ĝi venis el armea vidpunkto en tute malesperan situacion. En marto de 1939 la ekzistado de Ĉeĥoslovakio estis finigita. Kelkaj historiistoj kulpigas prezidenton Emilon Háchon pro perfido, kiam li donis ordonon al kapitulacio, sed plimulto de historiistoj kaj precipe armeaj fakuloj dubigas tion. Batali havis signifon en la jaro 1938, la situacio en la jaro 1939 estis jam tute alia, la ĉeĥoslovaka armeo jam ne plu havis eblecon de efika rezisto, ĝi povis sole lasi sin masakri.

Ĉeĥoslovaka antaŭmilita peza fortikaĵo - MO S-19 "Aleo", interne kaj ekstere rearanĝita laŭ la stato el la jaro 1938
Ĉeĥoslovaka antaŭmilita peza fortikaĵo - MO S-19 "Aleo", interne kaj ekstere rearanĝita laŭ la stato el la jaro 1938

Sed la pereo de Ĉeĥoslovakio havis unu tre malfeliĉan sekvon por la venkintaj grandpotencoj – en manojn de Germanio falis senbatale la nedifektita ĉeĥoslovaka milita industrio kaj arsenalo de Ĉeĥoslovaka armeo, inkluzive de bonega artilerio kaj precipe eminentaj malpezaj tankoj LT-35 kaj LT-38 (far germanoj transprenita kiel Pz 35(t) kaj Pz 38(t), kiuj per kvalito egaliĝis al la plej bonaj germanaj kirasitaj vehikloj kaj ebligantaj al Wehrmacht krei novajn tankajn grupiĝojn (tankoj Pz 38(t) partoprenis ankoraŭ en operaco Barbaroso).


reiru al la ĉefpaĝo