Diskuto:Drozofilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la nacilingvaj nomoj:

  • albane miza e uthullës (vinagromuŝo)
  • angle en:fruit fly (fruktomuŝo)
  • ĉeĥe ovocný let (frukta muŝo)
  • ĉine zh:果蝇 (fruktomuŝo)
  • dane da:Bananfluer (bananmuŝo)
  • estone puuviljakärbes (fruktomuŝo)
  • finne Kukkakärpänen (ĉu flora muŝo ?)
  • france ĝenerale 'fr:mouches des fruits' aŭ en Kebekio mouche à fruits (fruktomuŝo)
  • germane Fruchtfliege (fruktomuŝo), Taufliege (rosomuŝo)
  • hispane mosca de la fruta (fruktomuŝo) aŭ mosca del vinagre (vinagromuŝo)
  • hungare muslicagyümölcslegyek (fruktomuŝo)
  • indonezie lalat buah (muŝo frukta)
  • japane ja:猩々蝿 (orangutanmuŝo)
  • koree ko:초파리 cho pali (ĉu kandelomuŝo?)
  • latve augļu mušiņa (fruktomuŝo)
  • litove vaisinė muselė aŭ pli formale vaisinė musė (fruktomuŝo)
  • nederlande nl:fruitvliegjes (fruktomuŝoj)
  • norvege bananfluer (bananmuŝo), ølfluer (biermuŝo), pubfluer (drinkejmuŝo) aŭ vinfluer (vinmuŝo)
  • pole muszka owocowa (muŝo frukta)
  • portugale mosca da fruta (fruktomuŝo)
  • ruse плодовая муха, plodovaja muĥa (fruktomuŝo)
  • svede sv:bananfluga (bananmuŝo)

Kutime, la Esperanta nomo devenas de la latina scienca nomo (Drosophila → drozofilo); tiel NPIV: [1] kaj Reta Vortaro [2]. Tamen, la termino "bananmuŝo" ankaŭ ekzistas en NPIV [3] kaj Reta Vortaro [4]. Osteologia (diskuto) 22:42, 28 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ankoraŭ aldonis tuta fakson da lingvoj, ĉar antaŭe la skandinavaj estis tre forte reprezentataj. Rigardante oni vidas ke vere nur la nordĝermanaj skandinavaj lingvoj uzas la vortojn "bananmuŝo", kvankam laŭ mia kono nenie en Skandinavio kreskas bananoj, dum fasko da plej diversaj lingvoj de la ĉina kaj indonezia ĝis la hungara kaj estona, de la portugala kaj franca tra nederlanda kaj germana, pola kaj litova ĝis la latva kaj rusa uzas vorton fruktomuŝo. Tio nur por kontraŭi al homoj kiuj diras ke "PIV estas amaso da francaj vortoj kun o-finaĵoj", ĉi tie PIV estas tute influita de la sved-norvega! ThomasPusch (diskuto) 18:21, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]