Diskuto:Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peto al aktualigo de la komuniko[redakti fonton]

Post legado de la letero, mi povas diri ke la enhavo estas grava por ĉiuj esperantistoj, ĉiame! Miaopinie ankaŭ al ne-esperantistoj kiuj interesiĝas pri la temo de la enkonduko kaj evoluo de artefaritaj lingvoj.

Sekve mi povas diri ke ne estas tute facile kompreni ĉion, kion la aŭtoro deziris komuniki, sekvi ĉiujn subtilajn punktojn, distingi inter la ĉefo kaj la malĉefo, eltiri la ideojn kaj gvidlinioj esprimeblaj en moderna kaj alirebla lingvaĵo.

Do, mi petas ke iu kompetenta Esperantisto, certe pli kompetenta ol mi, resumi la ĉefajn ideojn kiuj estis esprimitaj fare de L.L. Zamenhof, kvankam ne en la kadro de la tiamaj historiaj eventoj sed en maniero kiu rilatas al la aktualo kaj ne al la tiama historia epoko (de Esperanto kaj de la mondo) kaj ĝiaj cirkonstancoj.

Ĉu eblas?

Mi antaŭdankas, Sj1mor (diskuto) 10:34, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]