Saltu al enhavo

Diskuto:Cerba morto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo?

Mi mem nur dubas pri la al mi kiel medicinisto stranga termino "organgreftado". "Greftado" laŭ mi rilatas al plantoj. Tamen en la teksto pri greftado skribatas (en tiu ekzakta vortumo): "En medicino, greftado (aŭ transplantado) estas enigi al sur individuo organon aŭ pecon el histo, deprenitan aŭ el la sama individuo aŭ el alia". Se tiel estas, mi proponas tuj interŝanĝi la ruĝan ligilon al iuspeca "organgreftado" per blua al transplantado. Tiam ĉio klaras.

Daŭre restas la demando, ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo, kiu necesigus la kritikan ŝablonon "sen fontoj". Se neniu tia dublebla aserto nomeblas, la ŝablono devas forpreniĝi. ThomasPusch (diskuto) 01:15, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Ah, serĉe pri tamen ebla ekstera referenco mi venis al tiu PDF-dokumento, kiu bone taŭgas kiel pruvo ke Oomoto vere kritike rilatas al transplantado. Krome en tiu teksto daŭre aperas la vorto "organgrefto". Klaras do de kie la verkinto de la origina teksto havis la vorton "organgreftado". Tamen mi daŭre pensas ke transplantado kun vikipedia artikolo pri bonas ol krei aldonajn ruĝajn ligilojn.ThomasPusch (diskuto) 01:23, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]