Diskuto:Campinas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri kelkaj aferoj[redakti fonton]

Mi pensas, ke la kunmetaĵo "landinterno" ne tute samsignifas al la brazila esprimo "interior", kiu enhavas ideon pri ekster-ĉefurbeco; ĉu Campinas estas ja pli granda ol San-Paŭlo?

Alie, ĉu "conceição" el "Nossa Senhora da Conceição" ne temas pri gravedo, nasko, akuŝo aŭ io simila? Raoni Sousa 15:49, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Pri la vorto "landinterno"[redakti fonton]

> Mi pensas, ke la kunmetaĵo "landinterno" ne tute samsignifas al la brazila esprimo "interior",

> kiu enhavas ideon pri ekster-ĉefurbeco; ĉu Campinas estas ja pli granda ol San-Paŭlo?

Ne, kompreneble ne pli granda... :-) Kaj la urbo efektive ne estas eĉ la dua plej granda urbo, kiel oni antaŭe asertis en la artikolo. Guarulhos estas la dua, sed preskaŭ fandita al la ĉefurbo São Paulo, oni ofte preteratentas ĝin, kiel apendicon.

Vi pravas ke ni havas por tiu koncepto "interior" specialan specialan signifon "neĉefurba". Sed la esprimo sonas al mi stranga en normala esperanta uzo. Ĉar inter centoj kaj centoj da urboj, nur unu estas la ĉefurbo. Santos estas la plej granda marborda urbo en São Paulo, Campinas la plej granda en la landinterno.

Antaŭ kelkaj jaroj okazis diskuto pri tio kaj la pli ofta "internlando". La argumentoj por "landinterno", aldone al la prononcebleco, konvinkis min. NPIV cetere jam registras ĝin: "landinterno. Parto de lando, situanta pli malproksime de la marbordo". Ne temas evidente pri laŭlitera marborda malproksimo, ĉar ĝi ne estus aplikebla por ŝtatoj sen marbordo, ĉu ne? :-)

> Alie, ĉu "conceição" el "Nossa Senhora da Conceição" ne temas pri gravedo, nasko, akuŝo aŭ io simila?

Pravege!!! Mi tuj korektis ĝin al "Koncipo". Koran dankon! --aldonis, sen subskribo, uzanto Sudastelaro je 11:18, 18 aŭg. 2006‎

Temas pri katolika dogmo al kiu aludas la esperanta traduko "nia Sinjorino de Senmakula koncipiĝo", ankaŭ iu el la grandaj Maria-festoj de la katolika eklezio (diras mi kiel nepraktikanta kristano). ThomasPusch (diskuto) 16:42, 28 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
En ŝtatoj sen marbordo simple la tuta ŝtato estas "landinterna", do malmarborda". Iu marbordo, aparte malproksima, ankaŭ ekzistas en ĉiu ŝtatoj sen marborda aliro, simple en alia lando. La koncepto tute aplikeblas por ŝtatoj sen marbordo (kvankam la distingo ne tre saĝas, se enlande ne estas marbordaj pejzaĝoj). ThomasPusch (diskuto) 16:52, 28 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Laŭ mi estas tro da ruĝaj ligiloj en la teksto. Ja estu ruĝaj ligiloj, se estas realisma ŝanco ke vikipedia artikolo pri la temo ekestu en la venontaj jaroj, kaj se laŭ kompareblaj artikoloj (ekzemple pri similgrandaj urboj, kiel la alilandaj ĝemelaj urboj en la koncerna listo) aparte sencas ke ekestu artikolo. Sed se dum pluraj jaroj pri iuj konkretaj membroj de la loka Esperanto-movado aŭ pri iuj konkretaj domoj de la urbo ne ekestis vikipedia artikolo, mi ne atendus ke dum la venontaj monatoj ili subite ekestus, kaj proponas formeti ruĝajn ligilojn - ja ĉiukaze eblas (re)meti ilin al la artikolo pri la urbo, kaze ke iu entuziasmulo pri Campinas komencus grandkvante vikipedie verki pri la urbaj institucioj kaj urbanoj... ThomasPusch (diskuto) 09:13, 19 Aŭg. 2013 (UTC)

La ruĝaj artikoloj ankoraŭ restis dum pliaj prskaŭ dek jaroj, kaj neniu interesiĝis bluigi ilin. Nun mi forprenis ilin. La atendotempo vere sufiĉas (ja ili estis ruĝaj jam multajn monatojn antaŭ somero 2013). ThomasPusch (diskuto) 16:44, 28 jun. 2023 (UTC)[Respondi]