Diskuto:Burundo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se mo bone rememoras, mi legis Burundio en la lasta Esperanto. RK

Ĉu vo legis Monaton antaŭ 3-4 monatoj? Ĝi havis tutan kovrilpaĝon pri "Burundo - survoje al paco". Ankaŭ en la vortaroj oni kutime trovas "Burundo". Miaopinie formoj kun -io laŭeble evitendas kiam lando ne dividas sian nomon kun sia ĉefa enloĝantar-gento, ĉar ili nur kreas konfuzon, kaj falsajn formojn kiel *"Burundujon" aŭ "Burundojn" pri la enloĝantoj. Forigo de malforte akcentita -i de alilingvaj vortoj ŝajnas sufiĉe komuna: Kiribati > "Kiribato", Tsunami > "Cunamo", (Ki)swahili > "Svahila (lingvo)", Mississippi > "Misisipo". Bab 14:08, 11. Feb 2005 (UTC)

Kial la nomo ne estas "Rundio?" Se mi komprenas korekte, la vortoj en la Burunda lingvo estas "Uburundi" aŭ "Burundi" por la lando, "Ikirundi" aŭ "Kirundi" por la lingvo, "Urundi" por la homo. Do, ŝajnas, ke la "radiko," kiu rilatas al Esperanta "Burund-" estas simple "-rundi." Logikas al mi uzi vortojn "Rundio (Lando)," "Rundo (homo)," kaj "Runda lingvo;" oni diras Burunde nomon "Ubufaransa" por Francio. Kial ni tenas la prefikson, kiu signifas "lando/-ujo/-io," sed ne tenas la signifon? Tio, miaopinie, fremdigas la lingvon, la landon, kaj la popolon.

Mi komprenas, ke per Vikipedio oni ne ŝanĝu la lingvon; mi nur petas eksplikon aŭ alternativon en la artikolo. --Kevno 16:18, 4. Jun 2008 (UTC)

Mi pensas ke la nomo devenas la francan lingvon, Burundi. -- Yekrats 17:29, 4. Jun 2008 (UTC)

Ne, la nomo "Burundi" venas el "Kirundi," la "Burunda lingvo." Ĉu vi volas diri, ke la Esperanta vorto venas aŭ devas veni el/per la franca lingvo?--Kevno 02:34, 17. Jun 2008 (UTC)

Kaj Bab, mi vidas, ke vi uzis ekzemple la vorton "Svahila." Tamen, tiu vorto ne ekzistas Svahile. La Svahila (kiel la Burunda kaj aliaj Bantuaj lingvoj) havas prefiksojn: "kiswahili" signifas "svahila lingvo," "mswahili/waswahili" signifas "Svahilo(j)," kaj "Uswahili" signifas "Svahilio/Svahilujo." Se ni uzas "-swahili" kiel modelo, "Burundo" nepre iĝus "Rundio." (La "-i" ĉe fino de "-swahili" ne perdiĝis, ĝi konserviĝas en la vorto "Svahilio" signifanta "Uswahili")--68.80.64.129 13:27, 17. Jun 2008 (UTC)