Diskuto:Buĥluf

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton @Arbarulo: Mi ĵus aldonis araban kaj francan nomigojn, tamen daŭre draste mankas koordinatoj, kaj tiel ĉi la paĝeto apenaŭ utilas al io. Ĉu vi havus la koordinatojn, kaj se jes, ĉu vi kapablus ilin mem aldoni al vikidatumoj? Krome: de kie estas via informo, ke la loko situu en regiono nomata Draa-Tafilalet, per ruĝa ligilo? En la paĝo pri Maroko, kiun vi samtempe redaktis, aperas 16 regionoj, multaj same per ruĝaj ligiloj, sed neniu regiono Draa-Tafilalet. Evidente la listigo en la paĝo pri Maroko plene malaktualas (ekzemple nomante ke la urbo Meknes = Meknès situus en regiono Meknes-Tafilalet same ruĝa, kvankam ĉiuj latinliteraj vikipedioj asertas ke ĝi situas en regiono Fès-Meknès.) Eble, antaŭ ol krei pliajn artikolojn pri malgrandaj oazaj vilaĝetoj, vi volus okupiĝi pri kreoj de paĝoj pri la regionoj de Maroko?? Sincere ThomasPusch (diskuto) 17:12, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus jam mem serĉis en Guglo mapoj pri koordinatoj, kaj ne trovis la lokon tie, nek per franca nek per araba nomo. Sola trovaĵo en Maroko estas loko "Beni Boukhlouf, بني بوخلوف", sed tio sendube estas io alia... Se nenie oni povas trovi lokon sur mapo, estus malfacile kredi ke la loko vere ekzistus. Tial mi petas ankoraŭ vin rigardi - eble vi havas alian ideon kie oni ankoraŭ povus serĉi. ThomasPusch (diskuto) 17:44, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
La ligilo pri la nombro de loĝantoj [1] (de 2004) nun jam ne funkcias. Ĉu ĝi vere ankoraŭ funkciis kiam vi metis la paĝon antaŭ semajno??? ThomasPusch (diskuto) 17:52, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kiam mi komencis ĉi tiun artikolon mi esperetis trovi pli da informo. Nun kiam ĝi ekzistas mi preferas ne forigi ĝin, sed konsentas ke ĝi ne grande utilas. (Estas terure kiom malmulte haveblas rete pri afrika geografio, des pli kiam oni komparas kun ekz. Italujo, kie ŝajne pri ĉiu vilaĝeto estas artikola kvanto da eĉ anglalingva informo.) Ĉiuokaze mi ne planas krei tiajn aferojn amase.
La loko estas menciita kiel parto de municipo Sidi Ajad en dokumentoj pri iaj infrastrukturaj projektoj [2] [3]. Sidi Ajad siavice estas, laŭ anglalingva kaj germanlingva Vikipedioj, en provinco Midelt de regiono Draa-Tafilalet. Tion mi sciis serĉi pro maŝintraduko de la arablingva artikolo pri Buĥluf. Ankaŭ de la araba artikolo mi havas la ligilon pri la loĝantonombro (domaĝe ke nefunkciantan.) Koordinatojn mi ne havas. Arbarulo (diskuto) 21:02, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]