Diskuto:Brno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leginda diskuto[redakti fonton]

  1. Por Por: Thomas Guibal 01:13, 13. Okt 2007 (UTC)
  2. Por Por: Punktor 14:36, 15. Okt 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Netaŭga foto[redakti fonton]

Mi forprenis netaŭgan bildon el persona renkontiĝo de kelkaj personoj. Oni ne kreu el vikipedio aŭ el kelkaj paĝoj ian personan albumon. Oni poste povus aldoni bildojn el diversaj agadoj kun priskribo ekz.: Rigardu, kian fiŝon mi kaptis... Jujijo 07:53, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Nu, temis pri grupa foto de kunveno de esperantistoj el la ĝemelaj urboj Brno kaj Vieno (kaj ankoraŭ de Bratislavo kaj Budapeŝto, aliaj ĝemelaj urboj de Vieno), en la ĉapitro pri "ĝemelaj urboj de Brno", kiu aparte akcentas tiujn urboĝemelecojn kun aktivaj esperantistaj kontaktoj. Do la foto ne estis tiom ekstertema kiom la noto de uzanto "Jujijo" supozigus - kaj ne kompareblas al privata kapto de fiŝo. Sed eblas esti tre strikta kaj nur permesi ĝin en la ĉapitro pri "ĝemelaj urboj" de la paĝo pri Vieno. ThomasPusch (diskuto) 20:37, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
jen la foto ku estis forprenita

Ĝis almenaŭ 2010 pri la esperantaj urboĝemelecoj uziĝis kvinpinta stelo ★, kiun iam iu aparte malesperantista uzanto ŝanĝis al asterisko *. Tamen la origina stelo neniel estas krimo kaj facile uzeblas. Ne necesas esti entuziasma movadano, kiam oni provas plibonigi la esperantlingvan vikipedion, sed oni almenaŭ ne estu malferme alergia kontraŭ temoj kaj simboloj esperantlingvaj kaj esperantistaj... ThomasPusch (diskuto) 20:37, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Inflacie multaj ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

La paĝo nun suferas je inflacie multaj ruĝaj ligiloj. Ĝenerale kompreneble en vikipedia paĝo multe pli rapidas krei iajn ruĝajn ligilojn (kun la penso "la aliaj" devos fari la paĝojn) ol efektive fari bonajn artikolojn. Tial principe necesas ĉiam bremsi ruĝajn ligilojn kaj forigi ilin kiam plurajn jarojn neniu "alia" vikipediano kompatis la temon kaj pretis fari unuopan artikolon. Ĉi-tie eble la baldaŭa UK de Esperanto en somero 2025 fokusigos la publikan atenton je tiu ĉi urba artikolo - eble ankaŭ iu esperantlingva vikipediano rande de la UK faros fotojn pri urba konstruaĵo, volos vidi siajn fotojn poste en vikipedio kaj pro tio pretos fari esperantajn artikolojn. Sed plej malfrue en aŭtuno 2025 necesos ŝanĝi ĉiujn ruĝajn ligilojn, kiu tiam jam staris en la teksto dum pli ol tri aŭ kvar jaroj, al simpla teksto. ThomasPusch (diskuto) 20:18, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Cetere: Plej multaj el la nun ruĝaj ligiloj ĉi tie jam estis ruĝaj dum 2007, antaŭ 17 (!) jaroj ... ne temas nur pri atendado de "tri aŭ kvar jaroj"! ThomasPusch (diskuto) 20:45, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]