Diskuto:Bocvano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu Bocvano ĉu Cvanujo?[redakti fonton]

Kvankam mi ne konsentas kun agmaniero de Kwamikagami sendiskute ŝanĝi landnomon en vikipedia artikolo, mi opinias ke li iel pravas enkonduki la nomon "Cvanujo" ĉar la vorto Bocvano ja venas el cvanlingva vorto kiu signifas "lando de la Cvanoj". Arno Lagrange @ 09:02, 6. Aŭg 2010 (UTC)

Legu jenon:

In Setswana prefixes are more important than they are in many other languages. These prefixes include "Bo", which refers to the country, "Ba", which refers to the people, "Mo", which is one person, and "Se" which is the language. For example, the main tribe of Botswana is the Tswana people, hence the name Botswana for its country. The people as a whole are Batswana, one person is a Motswana, and the language they speak is Setswana.

en:Botswana#Language

En cvana lingvo (Setswana) prefiksoj pli gravas ol en multaj aliaj lingvoj. Tiuj prefiksoj inkluzivas '"Bo" kiu signifas "lando", "Ba" = "etno", "Mo" = "ulo", "Se" = "lingvo". Plej grava etno en Bocvano estas Cvanoj el kio fontas la nomo de la lando: Botswana. La etno nomiĝas "Batswana", individuo "Motswana" kaj la lingvo "Setswana".

—traduko el en:Botswana#Language

Jes, la Esperanto por Botswana estas Cvanujo aŭ Cvanio, same kiel aliaj landoj nomitaj de ilia ĉefa gento. Oni ne diras jen la secvana lingvo, sed la cvana lingvo; ne la bacvanoj aŭ unu mocvano, sed la cvanoj kaj unu cvano, kaj do simile one priparolas Cvanujon, ne Bocvano.

Aŭ eble ni povas alinomigi Anglion al Englando, Germanion al Dojĉlando, Ĉinion al Ĝongvoo.

Ne troviĝas multaj afrikaj landoj nomitaj de gento; aliu estas Ugando, sed Gandujo estas jam regiono en Ugando (Gandio?). Ankaŭ Svazilando kaj Sotujo/Sotio (Lesoto). Kwamikagami 21:47, 6. Aŭg 2010 (UTC)

Kwamikagami, laŭ principe vi pravas. Nur la afero ne estas tiom simpla. Esperanto havas tradiciojn kaj vortprovizon agnoskitan de diversaj rimedoj. Ekzemple PIV kaj Bertilejo mencias "Bocvano" kaj ne Cvanujo. Vi pravas levi la diskuton, sed drasta ŝanĝo en Vikipedio ne eble estas la plej bona rimedo por antaŭenirigi lingvan evoluon. Mi proponas kompromisan solvon: konservi la artikolon sub Bocvano kaj en ĝi mencii la prave proponitan alternativon Cvanujo. Arno Lagrange @ 12:48, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Respubliko Bocvano[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus forigis la vorton "de" el la esperanta traduko de la oficiala kompleta nomo "Respubliko Bocvano", ĉar "de" ĉikaze tro rekte sekvis la anglan nomon "Republic of Botswana". Ĉikaze esperanto ja sekvas la germanan kaj slavan lingvojn, ne la okcidentajn. Mi pensas, ke jam foje okazis diskuto pri ĉi tiu problemo. Sed novuloj kaj eksteraj helpuloj ja kutime scias nenion pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 3 Mar. 2016 (UTC)