Diskuto:Bizanco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo pri la historia greka urbo Bizanco nun titoliĝas Bizanco (urbo), kaj la titolo Bizanco nur alidirektigas al la pli komplika titolo. Aldonoj inter krampoj utilas, kiam baza titolo estas apartigilo, listo de pluraj samnomaj konceptoj. Sed se ekzistas nur unu esperantlingva artikolo kun nomo "Bizanco", ĝi titoliĝu simple "Bizanco", "ne "Bizanco (urbo)", "Bizanco (antikva urbo, fondita en 667 antaŭ nia erao)" aŭ "Bizanco (historia greka urbo, en 330 de nia erao refondita kiel Konstantinopolo)" ! ThomasPusch (diskuto) 09:15, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]