Diskuto:Birma lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

alinomigu[redakti fonton]

el Birma lingvo al Bamara lingvo (vidu la alilingvojn d:Q503963 pri "bamaroj", la ĉefa etno en Birmo), pro la simila kondiĉo de la alinomigo Laosa lingvo al Laŭa lingvo (jam farita kun Diskuto:Laŭa lingvo). En ĉi tiu artikolo mi proponas jenan ŝanĝadon de terminoj.

  • birme: -> bamare: (Se la landa nomo estas Birmo, "Birme" estas la sama kiel "Laose", "Kamboĝe", kaj "Usone")
  • lingvo de la Rakhine -> lingvo de la raĥinoj (ĉiam estu Esperantigitaj...nomoj de lingvoj VP:TA)
  • grupoj de Bamar -> grupoj bamaroj ( ″)
  • Mon skribo -> mona skribo ( ″) --Salatonbv (diskuto) 09:28, 21 Maj. 2014 (UTC)
Ĉu en ekstera fonto jam ie ekzistas la vorto Bamara lingvo? Se ne, estu uzata la nuna formo, ĉar ĝia radiko troviĝas unue en Nova PIV, sur paĝo 157, en la kapvorto Birmo, due apartenas al la 8-a oficiala aldono al la Universala vortaro kaj trie la adjektivo troveblas ankaŭ ĉe Krause.
Krome la vorto "Bamar" en diversaj lingvoj estas transprenaĵo el la angla. Mi ĵus legis ĝin la unuan fojon en la germana vikipedio. Krome mi dubas pri ĝia uzado en la germana, ĉar jam ekzistas la vortoj "Birmanen" kaj "Burmanen", kiuj pli similas la la malnova nomo de la lando. --Tlustulimu (diskuto) 07:00, 22 Maj. 2014 (UTC)
Bone, do kio estas la landa nomo? Oni povus konsenti al jenaj terminoj.
  • Lingvo: la birma lingvo.
  • Etno: la birmoj
  • Lando: Birmao
  • Nacieco: Birmaano
Se la landa nomo estus sama, oni devus diri "Li estas birmo el Birmo."--Salatonbv (diskuto) 07:19, 22 Maj. 2014 (UTC)
Laŭ ambaŭ antaŭe nomitaj fontoj nur la landonomo estas Birmo, do ne Birmao. Laŭ Krause la nacieco estas Birmano. Krome la formo Birmo troveblas sur la paĝaro de la Akademio de Esperanto: Jen la 8-a Oficiala aldono kaj Listo de Rekomendataj Landnomoj. Mi ne povas imagi, ke necesas distingi inter la nacieco kaj la etno per apartaj vortoj. Laŭ la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de s-ro Krause, paĝo 483, la lando ankaŭ nomiĝas Mjanmo. Tamen li sub la kapvorto Birmo, paĝo 87, mencias la vorton Mjanmaro. Tial mi estas iomete malcerta pri ĝi. --Tlustulimu (diskuto) 08:02, 22 Maj. 2014 (UTC)
Ankaŭ la paĝo pri landoj kaj lingvoj de Bertilo subtenas la nunan titolon: Landoj kaj lingvoj de la mondo - Azio. --Tlustulimu (diskuto) 08:06, 22 Maj. 2014 (UTC)
Dankon pro la multaj fontoj, kiuj estos utilaj en la artikola paĝo. Mi emus konsenti al la lingva nomo el la landonomo: Birma lingvo, samkiel nomi la lingvon kamboĝa lingvo el Kamboĝo (Tamen, en la kazo de Kmera lingvo, la etna nomo Kmeroj jam estas establita).
Lasante la lingvan nomon, bv imagi ke oni ankoraŭ ne povas krei artikolon pri la etna grupo Bamar (ba. ma lu myui:) aŭ ĉu ni nomus ilin "birmoj"? Se la termino "bamaroj" ne estus uzata, oni aknaŭ ŝanĝi ĝin en la artikolo de Birmo. --Salatonbv (diskuto) 08:30, 22 Maj. 2014 (UTC)
Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 05:25, 29 Maj. 2014 (UTC)