Saltu al enhavo

Diskuto:Betelĝuzo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝablono tute misas.

La noton faris, sen subskribo, jam en 2004 la anonimulo 194.199.79.248.

Ĉiukaze la ŝablona apliko ĉi tie misas. Se oni aldonas ekzistan bildon, metas paremetron "Epoko", ŝanĝas "million" al "milionoj da", kaj "to" al "ĝis", jam aspektas pli bone. Sed tamen la teksto de nur unu frazo estas senespere malgranda... Eble pli bone estus entute ne havi artikolon, do forigi la tekston. ThomasPusch (diskuto) 10:47, 6 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ankoraŭ aldonis ŝablonon pri ĝerma artikolo, fiksis ligilojn al la epoko kaj la longounuo E11 m, kaj kreis novan ĝerman artikolon Ruĝa supergiganta stelo por forigi ruĝan ligilon tie. Sed la teksto de tio ne fariĝis pli granda... ThomasPusch (diskuto) 11:24, 6 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Bone, por ne resti dubanta ĉu mi devus proponi la mizeran ĝermeton kiel artikolon forigendan, mi mem aldonis pliajn ok frazojn al la komenca unusola frazo. Tiel ĝi havos rajton pluresti. ThomasPusch (diskuto) 06:26, 7 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Propono ne malfermi novan laborkampon[redakti fonton]

Estas ankoraŭ unu ruĝa ligilo, nome 1 E30 kg, kiu en aliaj lingvoj estas alidirektilo al listo Q846759 pri ekzemplaj masoj de plej mimimunaj ĝis plej grandaj (ekzemple en tiu sistemo 1 E-3 kg estus gramo). La ideo estas tute bona, por en artikoloj de tre ekstremaj masoj povi klarigi aliajn ekzemplojn de kompareble pezaj masoj, sed en nia vikipedio ŝajne tute neniu teksto konas tiun principon krom tiu artikola ĝermeto Betelĝuzo. Tial mi proponas ne krei multajn alidirektilojn al centra listo aŭ eĉ multajn artikoletojn pri unuopaj listopartoj, kiel oni faris esperantlingve pri la longounuoj 1 E0 m, do metro, ekde pli etaj ĝis tre grandaj de 1 E-9 m ĝis 1 E24 m kutime laŭ milaj interspacoj, do -9 -6 -3 0 3 6 9 12 ktp, ĉar tio sole ne sufiĉus: oni devus ankaŭ en multaj paĝoj enkonstrui ligilojn al la "nova klariga sistemo", kaj ĝis nun neniu vidis mankon de tia sistemo - nek en la esperantlingva projekto, nek en la rusa, pola, hungara, nederlanda, sveda, finna, la baltaj lingvoj ktp ktp. Do la esperantlingva projekto estos en bona akompano plu rezigni pri tia precipe saĝa, sed tre laborintensa aldonaĵo. Tial mi simple forigas la ruĝan ligilon en la artikola ĝermeto (restas blua ligilo al la teksto maso), kaj metos diskutpaĝan noton al la tekstoj maso kaj kilogramo. ThomasPusch (diskuto) 05:40, 7 jul. 2022 (UTC)[Respondi]