Diskuto:Berbera lingvaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klarigpeto[redakti fonton]

Kion signifas: [m] [f] kaj [r] en tiu artikolo?

--CarlesVA 12:26, 27. Mar 2008 (UTC)

La artikolo estas kreita de Avtandil Abuladze (mortinta en 2005) kopiante el sia Monda Faktolibro kiu ankoraŭ parte estas rete legebla el

Mi ne trovis klarigon pri la mallongigoj uzitaj en la parto 'Etnoj de la mondo', nur en la parto 'Landoj de la mondo' kie

  • [m] signifas malnova

mi do povas nur konjekti ke

  • [m] povus signifi memnomo (kiel la etno nomas sin mem)
  • [f] signifus franclingve (fakte temas pri la vortoj uzataj en la franca)
  • [r] signifus ruslingve (temazs pri rusaj nomoj latine skribitaj)

(Vidu unuan version de "Eŭskoj" kaj nuna "Eŭskoj" Arno Lagrange @ 20:14, 27. Mar 2008 (UTC)

Bedaŭrinde laŭ la nuna stato de marto 2011 neniu parto de la retejo de Avtandil Abuladze ankoraŭ alireblas. La konjektoj de Arno pri [m], [f] kaj [r] aspektas al mi tute trafaj.

Sed klaras ke la koncizaj informoj pri la berberoj kaj siaj lingvoj laŭ la nuna, lista ("faktolibra") stilo estas iusence provizora solvo, certe pli bona ol nenio, sed kompare al aliaj enciklopediaj artikoloj tro koncizaj: Necesas bone diferencigi inter la etna artikolo pri la berberoj kaj la lingva teksto pri la berbera lingvaro, kaj detale necesas unuopaj artikoloj pri ĉiu berbera etno kaj pri ĉiu el la unuopaj lingvoj. Iuj el tiuj artikoloj ja jam ekzistas, kaj mi ligas ilin al la ĉi-paĝa listigo de Avtandil Abuladze. La aliaj simple ankoraŭ kreendas.

ThomasPusch 11:26, 16 Mar. 2011 (UTC)