Diskuto:Bastet

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la komenca strofo de "Preĝo de katido" de Marjorie Boulton, trovebla sur paĝo 103 de "Eroj" (1959):

Granda diino, Basto,
min benu dum mi ludas
kun pilko aŭ kun kvasto
aŭ la paserojn studas;

-- aldonis, sen subskribo, uzanto Lingvano je 17:13, 7 feb. 2014‎

Bone ke Marjorie Boulton, konata kiel granda ŝatanto de katoj kaj tial sendube ankaŭ kompetenta pri la kata diino, pledas por belsona esperanta nomo "Basto" kun majuskla unua litero. Sed la nomo ankoraŭ ne trovis sian vojon en PIV-on aŭ Retan Vortaron aŭ iun alian vortaron kiun mi povis konsulti. Tial la titolo provizore devas resti fremdlingva. Mi en alia paĝo ŝanĝis ruĝan ligilon "Basto (diino)" al "Bastet", kaj ne metas alidirektilon ĉi-tien, ĉar tiun alidirektlon oni facile povus kompreni kiel invito uzi ŝajne oficialan vorton "Basto". Kun iu ajn renoma esperantlingva referenco eblos anonci novan vorton "Basto"... ThomasPusch (diskuto) 22:40, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]