Saltu al enhavo

Diskuto:Atmosfero (unuo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bone, tiu "unuo ne apertenas al la Internacia sistemo de unuoj", sed pro tio nomi la unuon "arkaika unuo de premo", kiu ankoraŭ vaste estis uzita en la dua duono de la 20-a jarcento kaj ankaŭ nun ankoraŭ uzatas en 2024, estas radikala misfamigo. La vorto "arkaika" supozigas, ke la unuo ekde multaj jarcentoj estus plene neuzata kaj plene eksmoda, kaj tio simple ne ĝustas rilate al la unuo afmosfero, eĉ se ies koro forte batas por la "Internacia sistemo de unuoj", kaj oni volus plene buĉi ĉiujn aliajn unuojn. Sufiĉas la kritika atentigo ke la "unuo ne apertenas al la Internacia sistemo de unuoj", kaj oni nepre ne ŝanĝu la komencajn du frazojn de "La unuo pri premo nomita atmosfero egalas [...]. Ĝi estas uzata [...]" al io kiel "La arkaika unuo pri premo nomita atmosfero iam antaŭ jarcentoj egalis [...]. Ĝi estis uzata [...]", nur pro tio ke oni ideologie aŭ simple pro persona prefero volos subteni la unuon paskalo kaj volus miskreditigi la unuon atmosfero. Vikipedio nepre ne estas esprimilo de propraj ŝatoj kaj malŝatoj! ThomasPusch (diskuto) 18:50, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]