Diskuto:Aleksandro la Granda

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo[redakti fonton]

Se iu pli bone scias esperantigi la grekajn nomojn, ne hezitu! -- AdamRaizen

Vivdatoj[redakti fonton]

Ĉu iu ajn havas bonan informonfonton pri la datoj de naskiĝo kaj morto? Se jes, aldonu kaj citu referencojn! Dankon... -- Yekrats 11:37, 19. Nov 2009 (UTC)

Farite.--kani (diskuto) 13:53, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

La artikolo nun havas fine ruĝan kategorion Paĝoj kiuj uzas magiajn ligojn por PubMed. Mi kiel kuracisto konas la indicon PubMed (kvankam mi ne komprenas la tekston medicina publikaĵo), sed ne komprenas kiu ero de la paĝo konektas al PubMed kaj pri kiuj "magiaj ligoj" temu. Tamen mi dekuktas ke eble temas pri iuj referencoj, kaj mem kritikas ke la referencoj transkopiataj el la angla vikipedio ankoraŭ ne estas sufiĉe adaptitaj al la lingvo de la artikolo. Estas tre multaj, sed parte ili havas apenaŭ iun informon, kripte mallongas, kaj se estas informoj donitaj ili estas fremdlingvaj. Ekzemple mi miras kiun sencon havas la interna ligilo Aleksandro_la_Granda#CITEREFGunther2007 en la referenco Gunther 2007 p. 48. Ĝi resendas simple al la paĝosupro. Ĉu tiel eble aspektas "magiaj ligoj"? Se jes, prefere rezigni pri tiu magio. ThomasPusch (diskuto) 12:40, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Tiun aferon mi ne povas solvi. Mi klopodis ekzemple nuligante tiun referencon Gunther 2007 (kiu preterdire estas indikita en la fontoj) kaj okazis nenio: pluas la ruĝa averto. Do, mi remetis ĝin. Devas esti io pri la ĝenerala sistemo de la notoj en la origina artikolo.--kani (diskuto) 13:02, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Nun mi klopodas ŝanĝi la notosistemon.--kani (diskuto) 13:17, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi ŝanĝis la notosistemon sed pluas la stulta averto ruĝa Paĝoj kiuj uzas magiajn ligojn por PubMed. Mi absolute ne scias al kiu korespondas. Mi forigis unu el Hufftington Post, sed la stulta averto ruĝa pluis.--kani (diskuto) 13:44, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: René, ĉu vi havas ideon kio povus kaŭzi la fuŝan kategorionomon paĝofine? ThomasPusch (diskuto) 05:57, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi trovis du parametrojn "pmid" kaj forprenis ilin, por laŭeble forigi la nedeziratan ruĝan kategorion "Paĝoj kiuj uzas magiajn ligojn por PubMed"... sed ankoraŭ la stultaĵo restas. Mi ne kredas ke la "normala ekstera ligilo" https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC3034319/ povus kulpi. Ankoraŭ estas kelkaj mencioj de PMID (PubMed-identigilo) en simplaj referencaj tekstoj, sed mi ankaŭ dubas ke el ili eblas fari tiun ruĝan kategorion. Do daŭre sen ideo... ThomasPusch (diskuto) 08:47, 25 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

PS: Flanke mi en la paĝofina ŝablono "bibliotekoj" jen sukcesis bluigi antaŭe ruĝan ligilon pri la librokataloga institucio "Istituto Centrale per il Catalogo Unico", faris ĝerman artikolon pri la antigonida dinastio kaj en la vikidatumaro (kun referenco al tiu ĉi noto en la e-lingva vikipedio) ĝustigis informon pri la dua edzino de Aleksandro, kiu estis Statira la 2-a, kun biografia artikolo, tiel ke la artikolo estas komplete sen ruĝaj ligiloj, sen kalkuli la misteran "PubMed-kategorion"... ThomasPusch (diskuto) 09:40, 25 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Dufoje "Vidu ankaŭ"[redakti fonton]

Du samtitolaj sekcioj... - Moldur (diskuto) 16:36, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]