Diskuto:Al-Andalus

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas kontentige vidi vin kunredakti ĉi tiun artikolon. Vikipediumi ĉiam estas pli interese kiam oni kunredaktas plurope. Des pli kiam estas iu, kiu videble interesiĝas pri la temo. Jen kelkaj rimarkoj :

  • Pri "la Andaluso" : la uzo de difina artikolo ĝenetas min. Mi supozas ke vi volas plej ekzakte traduki "al-Andalus", kun la araba artikolo, per "la Andaluso". Tamen, la ĉefa opinio pri uzo de artikolo en Esperanto estas tiu, ke oni evitu la difinan artikolon kun propra nomo. (Vidu ĉi tie : http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/propraj_nomoj.html)
  • Pri "kalifejo", "emirejo", ktp... : la uzo de prefikso "-ejo" kun tia signifo estas malkutima, sed kial ne ? La plej klasikaj estas "-lando" kaj "-ujo", sed ili ne plaĉas al mi. Mi ekpensis pri "kalifio" kaj "emirio", sed mi timis ke aliaj konsideros tion tro neologisma.

--Kristof 09:32, 5. Feb 2007 (UTC)

Certe, vi pravas. La artikolo devenis de rekta traduko de la araba kaj en e-o la artikolo evitindas antaŭ propra nomo. Do, mi/ni korektu; sed tamen mi kredas ke Andaluso estas bona esperantigo kiu oni devus akcepti kaj disvastigi. Certe, la esperantigo de la arabaj vortoj estas ankoraŭ afero ne solvata en vikipedio, kaj eĉ for.
Rilate al ej-vortoj, mia vidpunkto ne estas solida... estas malfacile decidi ĉu -uj ĉu -ej ĉu -land ĉu -i. Mi sekvis opinion de, ekzemple, De Diego, tamen ne ĉiam konstanta. Aliflanke, ReVo rekomendas -uj kaj -land, kaj ankaŭ PMEG. Eble hodiaŭ, mi spirito movas min uzi -uj. Mi scias ke uzo de -land estas tradicia esperante, sed mi trovas ĝin pli taŭga por landnomoj kiuj devenas de etnoj... eble estas neracia sento. Finfine por mi emirio ne nur estus tro neologisma sed eĉ neekzakta, ĉar -i oni uzas por landnomoj, sed emirio fakte ne estas la landnomo sed administracia unuo regata de emiro. Granadio estas kuraĝa neologismo, kaj prava laŭ mia vidpunkto, sed emirio kaj similaj ne taŭgus. Ĉu vi parolus pri princio, episkopio, prefektio?
Amike, --CarlesVA 11:03, 5. Feb 2007 (UTC)
Responde al vi, jes ! Kaj ankaŭ reĝio :-) Sed mi ja konscias ke tion malaprobus la plej multaj... Tamen, mi kredas ke tio solvus definitive la problemon. Pri la rimarko, ke emirejo estas administracia unuo, vi pravas. Sed laŭ mi, tio ne malpermesas ke oni uzu ankaŭ por tiaj kazoj la vorteron "-io". Nenia regulo diras ke "-io" estas uzenda nur por etnaj teritorioj. Ekzemple : Katalunio ja estas etna, sed Britio estas administacia, kaj Iberio estas geografio. (Kaj kion diri pri "Esperantio"!) Laŭ mia propra kompreno, la vortero "-io" povus taŭgi por indiki ĉian teritorion.--Kristof 12:41, 5. Feb 2007 (UTC)