Saltu al enhavo

Diskuto:Adesivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En teksto pro kritikita alia teksto mi skribis: Akcepteblus artikolo "adesivo" (gramatika kazo en finnugraj lingvoj kaj la malnovlitova), kun bonaj simplaj klarigoj por la finna, estona, hungara kaj litova (en vikidatumoj d:Q281954), bone ankaŭ kun ekzemploj pri la lezga kaj osetaj lingvoj. La paĝo adesivo ekkomencita la 25-an de majo 2023‎ ĝis nun tamen ne estas tia artikolo, sed nur nesufiĉa ĝermeto, kun esenco "adesivo estas iu gramatika kazo", sen kategorioj kaj sen ligo al vikidatumoj, tial mi tute ne vidis ĝin kiam mi rigardis en vikidatumoj d:Q281954. La gramatika koncepto estus artikola titolo savinda, sed en nuna formo la "teksto" ankoraŭ senesperas. Mi nun aldonas kategorion kaj ligas ĝin al vikidatumoj d:Q281954, sed se ĝi ne plivastiĝos, la ĝermeto daŭre estos en minaco forĵetiĝi. --ThomasPusch (diskuto) 05:06, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi nun vastigis la ĝermeton laŭ mia supra postulo al teksto laŭeble simpla "kun bonaj simplaj klarigoj por la finna, estona, hungara kaj litova". Pri "ekzemploj pri la lezga kaj osetaj lingvoj" mi rezignas, ĉar mi komplete ne kompetentas pri tiuj lingvoj. Kontraste al alilingvaj klarigoj, kiuj limigas la adesivon al vere nur loka kazo, la nuna esperanta teksto pri la finna lingvouzo ankaŭ havas ekzemplojn pri

  • Metodo: hän kirjoittaa kynällä ("li/ŝi skribas per plumo") - en la litova oni nomus tion "instrumentalo" (įnagininkas, casus instrumentalis) kaj
  • Eco de ago: palvelen Herraa ilolla ("mi servas Sinjoron kun ĝojo").

Ĉar tio estas multe pli vasta kompreno ol nur loka kazo, pri tiuj uzokategorioj eble ankoraŭ bonus havi neŭtralan fidindan referencojn en alia lingvo ol la finna.

Tamen mi metis en malvidigajn krampojn <!-- ... --> la proponitan "vastigon al gramatikaj eraroj de tiu kazo inter denaskaj finnlingvanoj". Por ĉiu ne-finnlingvano, kaj tio en la esperanta vikipedio estos preskaŭ ĉiu leganto, tia klarigo pri eraroj de la uzo de la kazo inter denaskaj finnlingvanoj estos multege tro detala, neniun interesos kaj ĝenerale oni en artikoloj ne perdiĝas en detaloj pri eblaj eraroj, sed simple pozitive klarigas la bazajn konceptojn. Tial artikolo pri la kazo "adesivo" kun ekzemploj en pluraj lingvoj bonas, sed detaligo pri eblaj eraroj ne - kaj tial la tiutema teksto nomita "vendeja adesivo (de la finna)" jam estis forigita. Nur por informo de la proponinto de la nedezirata kromteksto mi ankoraŭ ĝustigis la germanajn frazojn, sed mi kun la proponintoj pri forigo de la teksto "vendeja adesivo (de la finna)" samopinias ke tia teksto aparte, aŭ ĉapitro ĉi tie, same neadekvatas.

--ThomasPusch (diskuto) 23:20, 7 jun. 2023 (UTC)[Respondi]