Saltu al enhavo

Diskuto:Abu Nuŭas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu teksto kreiĝis en marto 2007 per la uzanto Narvalo, kiu uzis la landnoman formon Persio en la teksto, kaj tiu landnomo prave restas en la teksto ĝis nun. Tamen, la uzantino lvh jam en septembro 2010 aldonis nur etan informkeston kun la alternativa landnoma formo Persio. Laŭ la landnoma kompromiso en la esperanta vikipedio uziĝu sama sistemo de landnomoj en unu teksto, por ne konfuzigi legantojn, kaj tio laŭ la origina teksto, do ĉi tie de Narvalo. Laŭ tiu kompromiso necesas ŝanĝi la landnoman formon Persujo en la informkesto al la formo Persio. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Aparte de tio eble diskutiga estas la paĝa titolo Abu Nuŭas. Sed ĝi estas bona: La meza sono de la dua vorto efektive egalas al la esperanta sono "ŭ", kaj laŭ Deklaro pri la Esperanta litero ŭ de la Akademio de Esperanto la 9-an de aprilo 2023 (esperante) estas daŭre en ordo ke "indikante la prononcon de fremdaj esprimoj per Esperantaj literoj, oni uzu ŭ por indiki sonon egalan aŭ tre similan al la Esperanta prononco de ŭ sendepende de la pozicio de la sono en la koncerna esprimo, tamen konsciante, ke tia prononcindiko ne estas esperantigo". Neniu pensus ke substantivo kun finaĵo -u aŭ -as estus esperantigo, kaj do temas pri fremdlingva vorto bonorde latinliterigita al Esperanto. Nenio riproĉinda. ThomasPusch (diskuto) 07:54, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Teknika noto: La teksto ekde la 27-a de aprilo 2024 oficiale estas en la kategorio de legindaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 07:59, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]