Diskuto:A arma escarlate

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikoleto indikas pri ŝajne tute interesa libro. Sed ne veras ke la esperanta teksteto de antaŭ monato estus la unua en vikipedio. La angla teksto pri la temo de 2014 ekzistas multe pli longe, eĉ se oni ne vidis kaj trovis ĝin redaktinte la esperantan tekston. ThomasPusch (diskuto) 21:37, 27 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus aldonis kvin recenzojn kaj intervjuojn pri la libroserio al la teksto kaj daŭre miras ke la portugala vikipedio cecidis kontraŭ teksto pri tiu, de ekstere vidate, tute interesa porinfana libroserio: la indiko de la 29-a de decembro 2020 tie estis: Sem indicação de importância, ... sen nerefutebla ekstera pruvo pri la signifeco de la serio. Eble la portugala teksto simple ne sufiĉe elstarigis la signifecon, aŭ eble nur haveblis eldonejaj, do ne eksteraj referencoj pri la ĝistiamaj vendoj. Kaj eble en la portugala oni ne taksas porinfana kaj poradoleskan literaturon serioza temo, sed ĝi estas same kiel ĉiu alia ĝenro de serioza literaturo. Ĉiukaze mi juĝas la portugalan decidon misa, kaj tre pledas nepre ne ŝanceligi la anglan kaj la esperantan tekstojn, despli ke laŭ la nunaj asertoj de la esperanta teksto, konfirmitaj per tekstaj citaĵoj el la unua libro, eĉ estas aparta rolo de la lingvo Esperanto multloke flanke en la rakonto. ThomasPusch (diskuto) 09:09, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]