Diskuto:7-a de februaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

1992 : Eŭropa Unio formis in Maastricht, Nederlando — Kiun/kion EU formis en tiu nederlanda loko? --Zmitro 13:13, 10. Feb 2005 (UTC)

Sin mem, alivorte ĝi formiĝis...Montanesko 14:27, 10. Feb 2005 (UTC)



La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Mi de 13:20 ĝis 15:20 sukcesis unuope ekvilibrigi la redaktojn de la 1-a ĝis 7-a de februaro, provante laŭeble ne kunforĵeti senkulpajn redaktetojn miksitaj inter la ekscesaj vastigoj. Sed 17 minutoj por ĉiu listo estas tro multa investo - tiel la redakto daŭros semajnojn. Hieraŭ mi inter 16:45 kaj 17:45 en horo sukcesis pli simple forigi la ekscesajn vastigojn de la 1-a ĝis 11-a de oktobro: iom pli ol 5 minutoj po listo kompreneble estas pli bona investo. Sed se oni nur forviŝas la plej ekscesajn ampleksigojn de la lastaj 2-3 jaroj, eblas dubi ĉu iu uzanto iam prenos la iniciaton kaj vere poluros la restan liston. Tamen - probable nur estos ebleco pli rapide forigi la troigitajn ampleksigojn de la lastaj 2-3 jaroj, liston post listo, kaj fidi pri tio ke aliaj uzantoj ankaŭ vidos, plu koncizigos kaj kuraĝe malfaros la mankojn en la resta listo. ThomasPusch (diskuto) 13:53, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]