Diskuto:3D-presilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝanĝo al tridimensia presilo iom pensigas min. Ĉiuj presiloj, ankaŭ la klasikaj, ja estas tridimensiaj. Ĉu ne plej simple 3D-presilo, kiel en 90% de la lingvoj? PaulP@diskkont 19:51, 30 Apr. 2013 (UTC)

Paul, vi pravas. Fakte ĉiu ilo estas tridimensia. Antaŭ decidi pri la titolo, mi pensis pri ambaŭ, 3D kaj tridimensia. Sed mi malŝatas ambaŭ. 3D kiel elparoli? tri do? ne vere konvinka, tri-delta? La ICAO-alfabeto]] bedaŭrinde ne estas bone konata en esperantujo. --Hans Eo (diskuto) 13:25, 1 Maj. 2013 (UTC)

Mi provis renomigi la artikolon al mia originala. Sed nun ni havas la salaton! Vikipedio rifuzis "ĉar jam ekzistas tia artikolo". Kani, ĉu vi kapablas ripari? --Hans Eo (diskuto) 13:47, 1 Maj. 2013 (UTC)

Mi povus ripari. La demando tamen ankoraŭ estas: ripari al kio?
  • tridimensio-presilo?
  • 3D-presilo?
  • presilo por tridimensiaj objektoj?

Hans Eo

Mi pledas por 3D-presilo, ŝajne la plej internacia formo. La prononco ne estas problemo. Same kiel la firmao 3M estas prononcata tri mo, ĉiu diros tri do. PaulP@diskkont 18:45, 3 Maj. 2013 (UTC)