Diskuto:1-a de decembro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi petas permeson ŝanĝi "Resendependiĝon disde Hispanio" al "Reiro al Sendependiĝo", ĉar kiam Portugalio unue sendependiĝis (1143) ankoraŭ ne ekzistis la tiel nomita Hispanio, nur aliaj iberaj landoj, do ne resendependiĝon disde Hispanio, ĉar la unuan fojon ĝi ne sendependiĝis disde Hispanio. --notis, sen subskribo, anonima uzanto la 3-an de decembro 2003

Krompreneble sonas strange. Sed streki la vortojn "disde Hispanio" forprenas gravan informon. Tial pli bonas formeti la du literojn "re" en la linio pri 1640. Supozeble tiu kiu skribis la vorton "resendependiĝo" antaŭ decembro 2003 nur volis akcenti ke Portugalio entute iam estis sendependa regno antaŭ 1640 - pri kio neniu dubas. Flanke domaĝas ke neniu atentis vian noton dum pli ol 20 (!) jaroj. Sed tio povas okazi en unuopaj diskutpaĝoj - eblas ĉiam unuope alskribi aparte aktivajn uzantojn kaj aparte atentigi ke oni havas temon, pri kio ankoraŭ neniu atentas. ThomasPusch (diskuto) 17:36, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]