Diskuto:Ŝafo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo de la kastrita ŝafo estas „kastroŝafo“ en la teksto. Estus pli bone skribi „eksŝafo“. Kion vi opinias? --Gpl (diskuto) 11:15, 6 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Kastrita ŝafo tamen restas ŝafo (ĝi ne ŝanĝiĝas en alian beston), do eksŝafo estus stranga esprimo miaopinie. --Dominik (diskuto) 14:04, 6 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Fakte, mi ankaŭ trovas tiun vorton stranga. Sed, tio estas en PIV http://vortaro.net/#eks- kaj en PMEG http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/eks.html Tamen, eĉ se ni ne volas uzi eks-, „kastroŝafo“ estas neanalizebla: ŝafo de kastro? ŝafo pri kastro? ŝafo je kastro? Strange, ne? Pli bone do skribi eskŝafo aŭ kastrita ŝafo tutsimple.--Gpl (diskuto) 09:46, 7 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Pardonu, mi ne sciis, ke "eksŝafo" troviĝas en PIV. Dankon pro la informo. --Dominik (diskuto) 10:36, 7 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Vere, tio estas en PIV kiel dua senco por eks-, sed mi - kiel studita agronomo - ne povas kompreni sencon de la tie listigitaj esprimoj "eksbovino, eksĉevalino, ekskokino". Kiujn seksorganojn forigas oni ĉe la inaj bestoj? Kial? Mi neniam aŭdis, legis pri tio. Pri kastritaj bestoj mi ofte legis kaj tio estas praktiko, sed ĉe inaj bestoj neniam. Do, prefereble restu la esprimo kastrita ŝafo.Narvalo (diskuto) 10:40, 7 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Ĉe Bertilov: ĉevalino → eksĉevalino = kastrita ĉevalino. Gratulon por la faka kompetenteco!!! Oni do uzu plu tekstojn de tiuj homoj kiel referenco. Ridinde.Narvalo (diskuto) 10:45, 7 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
„*kastr/i (tr) Senigi homon (ark.: viron) aŭ beston je la generpovo, fortranĉante la seksajn glandojn aŭ ligante ties sekreciajn kanalojn“ diras PIV. Do, kastri en esperanto ŝajnas ne esti nur forigado de seksorganoj. Do, kastri taŭgas ankaŭ por inaj bestoj. Kaj eks- ankaŭ. Sed mi ne estas fakulo pri tio.--Gpl (diskuto) 22:18, 7 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Vi rajtas, ke oni povas forigi seksajn glandojn (ovariojn) aŭ ligi de kanalojn ĉe inoj, sed tio nomiĝas ovariektomio aŭ forligo de ovodukto aŭ ĉe viroj vazektomio, do ĉiuj estas specoj de steriligo. Tio celas naskokontrolon aŭ preventon de malsanoj, kio estas komprenebla ĉe virinoj kaj katoj (!!!), sed ekonomie tute sencenca kaj neuzata ĉe ĉevalino, bovino, kokino, ekzemploj de PIV (tiel pruvante tutan diletantismon de la vorto-klarigisto de PIV). Mi esperas, ke mi ne devas tion plu klarigi.Narvalo (diskuto) 18:26, 8 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Bone. Sed, la komenca demando estis: ĉu „kastroŝafo“ signifas ion en Esperanto? Mi opinias, ke ne. Do, ĉu ni skribas eksŝafo aŭ kastrita ŝafo?
Kiel mi skribis ie supre, mi proponas la formon kastrita ŝafo.Narvalo (diskuto) 21:28, 8 maj. 2017 (UTC)[Respondi]