Saltu al enhavo

Diskuto:Ĉambroj de kunigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial malhoneste? Se estas dokumentoj, la postulo ne estas malhonesta.Roberto 08:30, 28. Maj 2006 (UTC)

La vorto "malhoneste" estas eble tro senindulga, sed mi ne volis ŝajni partieca pro mia franca deveno. :=) Plejmulto el tiuj aktoj estis verdire kadukaj, kaj ne plu havis sencon. Hodiaŭ, Portugalio povus ekzemple sendube peti la kontrolon de Brazilo pro malnovaj tekstoj, sed tio estus ridinda, ĉu ne ? Mi tamen provos ŝanĝi la frazon. Thomas Guibal 08:43, 28. Maj 2006 (UTC)
Vere, en internaciaj rilatoj, postuloj neniel estas ridindaj aŭ malhonestaj; nur la unuflankaj agoj, kiel invadoj aŭ intervenoj estas legitimaj aŭ ne. Ekzemple, Francio hodiaŭ postulas teritoriojn en Antartiko, sed, strikte en logika vidipunkto, ĉiuj postuloj pri senutila glacia teritorio estas ridinda. Kaj alie, Portugalio agnoskis la sendependon de Brazilo en 1824, se tio ne okazis, ja ĝi povus postuli posedon de Brasila teritorio. La diplomo pri agnosko de sendependo malvalidigis la antaŭajn dokumentojn, pro tio Brazilo pagis 20 milionojn da britaj pundoj pro la agnosko. Roberto 08:53, 28. Maj 2006 (UTC)