Saltu al enhavo

Diomeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diomeda
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Lapithes
Edzo/Edzino Amyclas of Sparta
Infanoj Argalus • Hiakinto • Laodameia • Leanira • Kinorto • Harpalus
vdr

Diomeda (helene Διομήδη, latine ''Diomede) estis en la helena mitologio virino el la popolo de Lapitoj.

Ŝi fariĝis reĝino en Sparto, kiam ŝi edziniĝis al sekvanto de la trono Amiklo. Li estis filo de Lakedemono, kiu fondis novan landon sur teritorio de la rivera dio Eŭroto kaj konstruigis novan ĉefurbon, nomatan laŭ lia edzino Sparta.

Amiklo kaj Diomeda havis filon Hiakinton, kiu estis amiko de dioj, ĉefe de Apolono. Tio ankaŭ kaŭzis lian malfeliĉan morton. Lia sekvanto sur la reĝa trono fariĝis la pli aĝa filo Kanorto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Diomédé en la ĉeĥa Vikipedio.