Saltu al enhavo

Die rationelle Sprache

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Die rationelle Sprache estis germanlingva revuo, kiu aperis de 1987 ĝis 1990 en Halle por la GDR-a distrikto Halle, kiu ekde la jaro 1990 apartenas al la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Ĉefredaktoro estis Hans-Peter Bartos.

Die rationelle Sprache estis laŭ Torsten Bendias la unua Esperanto-revuo en GDR, „financita per si mem kaj rapide atinginta eldonkvanton de 2000 ekzempleroj“ „kaj influis sole per sia evidenta esto la monopolon kaj la enhavan kvaliton le la oficiala gazeto der esperantist".[1]

GDREA-membroj en la distrikto Halle ricevis ĝin senkoste, por aliaj ĝi kostis 0,50 Mark (Duoblaj kajeroj 1 Mark).

Eldoninto kaj subtitoloj[redakti | redakti fonton]

La unuaj tri kajeroj (1, 2, 3-4/87) havis la gazetan titolon Novaĵoj el Halle. Ekde la numero 5 – 6/87 aperis la titolo Die rationelle Sprache kaj la subtitolo Esperanto.Novaĵoj el Halle. En 1990 aperis la subtitolo Zeitschrift für Esperanto kaj ene la precizigo Unabhängige Zeitschrift zur Information über die Esperanto-Bewegung und über Lern- und Anwendungsmöglichkeiten der internationalen Sprache (Sendependa revuo por informado pri la Esperanto-movado kaj pri la lern- kaj aplikeblecoj de la internacia lingvo).

Eldoninto estis de 1987 ĝis 1988 la Kulturbund der DDR, Esperanto-Verband, Bezirksvorstand Halle (Kulturligo de GDR, Esperanto-Asocio, Distrikta Estraro Halle) kaj en 1990 la Esperanto-Zentrum Halle (Esperanto-Centro Halle, Schleiermacherstraße 37).

En la numero 1/87 estis klarigita, ke oni volas daŭrigi la tradicion de la Komuna Esperanto-Informilo por la distriktoj Halle kaj Leipzig, informi pri la asocia vivo. Per la konstato, ke Saksa Kuriero pro enhavo kaj kostoj de produktado ne plu povas esti sendita senkoste al la membroj, estis motivigita la eldono de la nova informilo.[2]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La redaktoro nomis jenan koncepton: „Die rationelle Sprache donu al vi plej eble multajn seriozajn faktojn kiel argumentojn pruvantajn, ke jam nun valoras, lerni Esperanton. Krome servu al tio ankaŭ podio de legantoj, ebligante, ke ekparolas kaj esperantistoj kaj interesuloj kaj kontraŭuloj de la planlingvo.“[3]

Junula agado[redakti | redakti fonton]

Junuloj kaj ĝiaj aranĝoj ludas gravan rolon en la gazeto. En 1986 la Esperanto-junularo de Halle okazigis la 2-ajn Metiejajn Tagojn de Kulturo. Bendias elstarigas en sia libro pri la Esperanto-Junularo de GDR, ke ĉi-tiu aranĝo „per Hans-Peter Bartos („HPB“), motoro de Esperanto en Halle, kaj per la junuloj tie estis pluevoluigita". En Die rationelle Sprache troveblas ampleksaj raportoj. En la kajeroj 1/89, 3 – 4/89, kaj 1 – 2/90 du- ĝis ses paĝoj estis aranĝitaj de junuloj kiel junularaj cirkuleroj 50 – 53.[4]

Serio Rückblicke[redakti | redakti fonton]

La serio Rückblicke (Retrorigardojj) de Fritz Wollenberg aperis ekde la numero 3/88. Temoj estis la publikigo de la Komenia verko Via lucis en 1668, la UK de Esperanto en Dresdeno en 1908, la praesperanto de Zamenhof el 1878, la LEA-renkontiĝo en Berlino en 1978, la Interlingvistika Seminario en Ahrenshoop en 1979, la letero de Kartezio al la pastro Mersenne pri principoj de universala lingvo en 1629, la publikigo de Volapuko en 1879 kaj Esperanto en la Universala Ekspozicio de Parizo en 1900.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Torsten Bendias: Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. Reihe: Studien zur DDR.Gesellschaft, herausgegeben von Dieter Voigt und Sabine Gries, Ruhr-Universität Bochum, Band 14, LIT-Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2011, p. 187.
  2. Eigenes Informationsblatt. En:  NOVAĴOJ el HALLE, 1/87, Kulturbund der DDR, Esperanto-Verband, Bezirksvorstand Halle (eld.), Halle 1987 p. 1.
  3. Hans Peter Bartos: Liebe Leser! En: Die rationelle Sprache 4-5/88, p. 2.
  4. Torsten Bendias: Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. Reihe: Studien zur DDR-Gesellschaft, herausgegeben von Dieter Voigt und Sabine Gries, Ruhr-Universität Bochum, Band 14, LIT-Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2011, p. 171.