Dezső Lauber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Lauber
Dezső Lauber en 1908
Dezső Lauber en 1908
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1879 (1879-05-23)
en Pécs
Morto 5-an de septembro 1966 (1966-09-05) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tenisisto • arkitekto • futbalisto • sports official • golfludisto
vdr

Dezső Lauber [deĵO laŭber], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lauber Dezső estis hungara arkitekto, multflanka sportisto, olimpiano.

Dezső Lauber[1] naskiĝis la 23-an de majo 1879 en Pécs, li mortis la 5-an de septembro 1966 en Budapeŝto.

Sporthalo nomata pri Dezső Lauber

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Lauber frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, li jam tiam sportadis spite la gimnazian malpermeson. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1901. Nature dum la studentaj jaroj li daŭris la sportadon. Post la diplomo li laboris en propra arkitektura ateliero en Pécs du jarojn, poste en municipo de Budapeŝto.

Sportaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Li estis ĉampiono de golfo okfoje, kelkfoje ankaŭ eksterlande. Li konkuris en la Somera Olimpiko 1908 en unuopa teniso de viroj. En Somera Olimpiko 1924 en la intelekta konkurso li akiris arĝentan medalon per stadiona plano (komune kun Alfréd Hajós). Li estis arbitraciisto pri futbalo, nature pli frue li estis ankaŭ futbalisto. Lauber ankaŭ estis sekretario de la Hungara Olimpika Komisiono.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj konstruaĵoj por ŝipada firmao
  • kloaka kanala reto de Budapeŝto
  • la unua hungara golfejo en Tátralomnic (1908)
  • golfejo en Budapeŝto (1909)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • sporthalo en 1997 en Pécs prenis la nomon "Lauber Dezső"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-17. Alirita 2020-04-22.