Dezső Kalinovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KALINOVSZKY Dezső (kalinovski) estas rumanuja hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Kluĵo la 6-an de junio 1933.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Kalinovszky finis elektroindustri-mezlernejon en sia naskiĝurbo (1951), Li havigis diplomon de fakinĝeniero en Odeso en Hidroteknika Instituto (1956). Li laboris en Bicaz ĉe la akvoenergicentralo (1956). Li estis teknika sekciestro en la Universitato Bolyai (1958), rubrikestro teknika kaj ekonomia de ĵurnalo Igazság (1959–68), poste interna kunlaboranto de rubriko pri ekonomio, poste redaktoro pri scienco de Radiostudio de Kluĵo.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • A pokoli pulóver és más ördöngösségek, porjunulara romano, Kvár, 1972;
  • Szemenszedett igazság. Skizoj, humuraĵoj, Kvár, 1975.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.