Delfina de la Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delfina de la Cruz
Persona informo
Naskonomo Delfina De la Cruz Zañartu
Naskiĝo 24-an de februaro 1837 (1837-02-24)
en Koncepciono
Morto 8-an de majo 1905 (1905-05-08) (68-jaraĝa)
en Koncepciono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Familio
Patro José María de la Cruz
Edz(in)o Aníbal Pinto Garmendia
Parencoj Enriqueta Pinto Garmendia
Francisco Antonio Pinto
Okupo
Okupo First Lady of Chile • komponisto
vdr

Delfina de la CRUZ ZAÑARTUDelfina PÉREZ (la 24an de februaro 1837, en Koncepciono, Ĉilio – la 8-an de majo 1905, samloke) estis ĉilia komponistino, pianisto kaj kantistino, kiu servis kiel la Unua Damo de Ĉilio [1]. Ŝi estis la nurunua infano de Generalo José María de la Cruz kaj lia edzino Josefa Zañartu, kaj nepino de ĉilia revoluciulo Luis de la Cruz.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia nomo estas kutime identigita kiel la pseŭdonimo de Delfina de la Cruz Zañartu, kvankam ekzistas neniu fonto kiu konfirmu tiun informon.

Apogante sin en publikaĵoj de la epoko, Fernanda Vera Malhue, esploristo de la Universitato de Ĉilio, asertas ke ili estas du malsamaj virinoj, de du malsamaj sociaj klasoj, kiuj kunhavis la saman muzikan emon kaj nomon dum la sama epoko.

La unua mencio pri Delfina Pérez aperis en la gazeto La Mesaĝisto (30/12/1853) kiu raportas pri bonfara koncerto kiu okazos (1/1/1854) ĉe la Teatro de la Respubliko, kie Delfina Pérez kantis, la Cavatina de la opero Stiffelio de Verdi.

Gazeto La Fervojo (31/12/1855) aperigas duan elvokon de Delfina Pérez, ĉi-foje kiel komponistino: “Fraŭlino Delfina Pérez, filino de s-ro Francisco Solano Pérez, nun estas eldonanta du siajn komponaĵojn por piano. Unu el ili estas polko titolita “Vespera Stelo” kaj la alia redowa titolita “Sentema”. La uzo de “pseŭdonimoj” kaj aliaj rimedoj por "vualigi aŭtorecon" kontraŭas la mencion de familiaj ligoj. Do tio jam indikas ke io ne kongruas.

Daŭre alian raporton de la gazeto La Fervojo kronikas (24/1/1856):

“Antaŭ malpli ol unu monato ni gratulis al fraŭlino Delfina Pérez pro sia feliĉa debuto… Ekde hodiaŭ duan fojon ni plenumas la agrablan devon gratuli novan genion … de alia Delfina. Ĉi tiu nova muzika talento estas sinjorino Delfina Cruz, filino de la Generalo de Divido José María de la Cruz kaj lastatempe edziniĝinta al s-ro Aníbal Pinto. [mi klarigas: estonta prezidanto de la Respubliko]. Ŝia premiero estis valso, titolita "El Copigüe".

La kronikisto klarigas ke la eldono de la peco estos limigita nur al la amikinoj de la komponistino, ne disvastiĝonte per vendado, kiel konvenas al aristokrata sinjorino. Krome, Fernanda Vera Malhue bedaŭras ne trovi la partituron por studi kaj kompari la stilojn de la du Delfinoj.

Post longa analizo de pluraj indicoj la esploristino konkludas ke Delfina Pérez estis filino de Francisco Solano Pérez kaj sinjorino Margarita Camaño geedziĝintaj en 1827, kiuj havis almenaŭ du filinojn, unu el ili: Ana Delfina Tomasa, baptita la 21-an de decembro 1832.

Tiu ĉi Delfina, eligita el la ombroj, estas tiu kiu okupas nin hodiaŭ.

La muzika edukado de Delfina Pérez devis esti la kutima en la deknaŭa jarcento por latin-amerikaj etburĝaj virinoj, dezajnita por la propra ĝuo kaj de proksimuloj. Tiu ĉi muzika trejnado, en Delfina evoluis en muzikan karieron ene de medio de klera sociebleco, kie ŝi komponis kaj prezentis kaj proprajn kreaĵojn kaj la tiaman modan repertuaron.

Ŝiaj komponaĵoj estis prezentitaj ĉe bonfaraj koncertoj kie ŝi regule premieris siajn verkojn. Ekzistas informoj pri koncerto ĉe la Domo de María (30/12/1858), kun ĉeesto de la Ĉefepiskopo kaj Te Deum, kie Delfina Pérez publike koncertis kun Isidora Zegers (VenM 137). Alia karitata koncerto estis ĉe la Domo de la Bona Paŝtisto kie estis premierita ŝia valso La Penso, kaj koncerto ĉe la Bonvola Societo de Sinjorinoj kie ŝi premieris sian komponaĵon por korusoLa Filantropio”, kiu estas la unua komponaĵo por koruso kreita de virino en Ĉilio.

Oni povus konsideri ŝin profesia muzikistino, ŝi komponis, redaktis, prezentis en publiko kaj publikigis almenaŭ dek muzikaĵojn kun malsamaj eldonejoj, vekante tre pozitivajn recenzojn de la tiama gazetaro. Ŝi kreis ekskluzive ene de la ĝenroj tiam konsiderataj "virinaj" kaj tipaj de la "malgrandaj artoj", pro esti, laŭdire, “sentimentalaj, modaj kaj banalaj”. Tamen ŝi kapablis komponi brilajn valsojn (ĝenro konsiderata nur vira), pecon por koruso, kaj ankaŭ prezenti verkon al konkurso (1876) kaj ricevi Honoran Diplomon pro ŝia kreaĵo. La verkoj de Delfina Pérez estis la virinaj komponaĵoj kiuj plej cirkulis en la ĉilia societo dum la 19-a jarcento [2].

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 195 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Delfina de la Cruz Zañartu, laŭ la malnovaj kronikistoj, estis de granda beleco kaj eleganteco kaj, tiutempe, ŝi estis konata sub la kromnomo "La Eta Princino de la Sudo". Ŝi fianĉiĝis kun Aníbal Pinto post kiam li revenis de longa vojaĝo al Eŭropo.

Laŭ Oliver Schneider, kiam la geedziĝo estis aranĝita inter Delfina de la Cruz kaj Aníbal Pinto, ĝi havis, krom la amo inter ambaŭ junuloj, iujn politikajn nuancojn. La patro de la edziĝanto, eksprezidanto Francisco Antonio Pinto, kaj lia bofilo, eksprezidanto Manuel Bulnes, opiniis, ke la geedziĝo de la juna virino kun la aristokrata junulo de Santiago, ligita per familiaj ligoj kun la gajninto de Loncomilla, estus. multe kontribuas al repacigo de la Penquistas kun la Santiago-loĝantoj, grave fremdigitaj kiel rezulto de la mallonga sed malĝoja civita milito en la sudo kontraŭ la centra registaro de la lando.

Ŝi edziĝis en Concepción, la 24 - an de novembro 1855, kun la urbestro kaj estonta prezidanto de Ĉilio Aníbal Pinto, filo de la eksprezidanto Francisco Antonio Pinto kaj de la argentina patrioto Luisa Garmendia Alurralde. Ili havis kiel infanoj: Francisko, Delfina, Aníbal kaj Elena (edziĝinta al Jorge Matte Gormaz ).

Unua Damo de Ĉilio[redakti | redakti fonton]

Jarojn poste, Aníbal Pinto estis elektita Prezidanto de la Respubliko (1876-1881) kaj lia edzino estis la sola kiu akompanis sian edzon en ĉiuj oficialaj ceremonioj, ŝi eĉ reviziis la trupojn en lia firmao dum la Milito de la Pacifiko.

Krome, Delfina de la Cruz Zañartu estis la bofratino kaj bofilino de du prezidentoj de Ĉilio pro ŝiaj familiaj ligoj kun Enriqueta Pinto Garmendia kaj Luisa Garmendia Alurralde.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la biblioteca nacional se lanza libro sobre la compositora Delfina de la Cruz (hispane). Biblioteca Nacional de Chile.
  2. (26 April 2015) “Mujeres compositoras: Una historia recortada”, Compositoras en Chile: Una Historia Recortada / Women Composers of Chile: A Missed History (Spanish).