Dalov
Dalov | |
germane Dohle | |
vilaĝo | |
Vendejo
| |
Oficiala nomo: Dalov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Šternberk |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 63 2011 |
Situo | Dalov |
- alteco | 605 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 46′ 59″ N 17° 20′ 12″ O / 49.78306 °N, 17.33667 °O (mapo) |
Plej alta punkto | 720 |
Areo | 12,78 km² (1 278 ha) |
Loĝantaro | 166 (2021) |
Denseco | 12,99 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1397 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 785 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dalov | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Dalov (germane Dohle) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Šternberk en distrikto Olomouc. Ĝi troviĝas en montaro Nízký Jeseník, proksimume 7 km nordoriente de Šternberk. Parto de Dalov estas ankaŭ domaro Horní Žleb kaj sur teritorio de la vilaĝo troviĝas ankaŭ inundigita minejo (Dalovské jezírko), en kies ĉirkaŭaĵo estas refreŝigeja kabana regiono.
Vivas ĉi tie 166 loĝantoj (2021). Ĉi tie estis registritaj 63 adresoj. Katastra teritorio havas areon 12,78 km².
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri Dalov devenas el la jaro 1397, ĝi estiĝis dum koloniigo de ĝis nun neloĝigitaj montaraj regionoj. Ĝis enkonduko de municipaj administradoj en 1850 ĝi apartenis al senjorujo Šternberk, poste ĝi estis memstara municipo. Temis pri fakte germana vilaĝo, kies loĝantoj vivtenis sin per agrikulturo, per prilaborado de ardezo el ĉi tiea minejo kaj minado de ligno en la ĉirkaŭaj arbaroj. Post la jaro 1938 ĝi fariĝis parto de Sudetio, aneksita de Germanio kaj post la milito estis plimulto de la devenaj loĝantoj ellandigita. Parto de urbo Šternberk ĝi estas ekde la jaro 1979.
En proksima ĉirkaŭaĵo de Dalov antaŭe troviĝis vilaĝoj Veselí (Wesidel) kaj Zezule (Kuckersdorf), sed kiuj pereis jam en la dua duono de la 15-a jarcento. En la dua duono de la 18-a jarcento estis male en valo de rivereto Sitka fondita domaro Horní Žleb (Obergrund), krome segejo famigita per vapora vestolavejo kaj per blankigado de vestoj, kiujn oni alveturigis ĉi tien el vasta ĉirkaŭaĵo.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 461 |
1880 | 451 |
1890 | 481 |
1900 | 493 |
1910 | 419 |
1921 | 405 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 395 |
1950 | 251 |
1961 | 268 |
1970 | 293 |
1980 | 267 |
1991 | 241 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 236 |
2011 | 204 |
2021 | 166 |
Galerio[redakti | redakti fonton]
-
Novkonstruaĵo (2016)
-
Kapeleto
-
Vojo
-
Monumento
|