Dahod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dahod
setlejourbeto
Administrado
Poŝtkodo 389151
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 185  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 22° 31′ N, 74° 9′ O (mapo)22.5274.15Koordinatoj: 22° 31′ N, 74° 9′ O (mapo) [+]
Alto 279 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Dahod (Guĝarato)
Dahod (Guĝarato)
DEC
Dahod
Dahod
Situo de Dahod
Dahod (Barato)
Dahod (Barato)
DEC
Dahod
Dahod
Situo de Dahod

Map

vdr

Averto! La plej malsupra mapo prezentas Dahod en falsa loko! Fakte sude de la urbo ĉelime.

DahodDohad, laŭ guĝarata lingvo દાહોદ, laŭ hindia lingvo दाहोद, estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en orienta parto de subŝtato Guĝarato, en la samnomo distrikto, kie Dahod estas ties sidejo. La loknomo signifas: "du limoj", ĉar la urbego kuŝas proksime al limo de Madja-Pradeŝo. Dahod estas modelurbo, ĉar ĝi estis elektita kiel unu el la cent barataj inteligentaj urboj.

Templo ĉe Dahod

Demografio[redakti | redakti fonton]

Dahod havis populacion de 159 326 en 2021 kun legopovo de 84%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dahod situas laŭ bordoj de rivero en alteco 279 m. Godhra troviĝas 66, Bansvara 81, Vadodara 125, Anand 136, Nagda 137, Nadiad 144, Indaur 165, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 169, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 171, Mumbajo 456, tutlanda ĉefurbo Delhio 709, Kolkato 1448 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Mogola imperiestro Aŭrangzebo naskiĝis en fortikaĵo de Dahod en 1618. Dum la regado li laŭdire ordonis al siaj ministroj fari favorojn al Dahod.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Dahod la oficiala lingvo estas la guĝarata.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Dahod plejparto de la populacio estas hinduoj (65%), muslimoj (20%), iomete ĝainistoj (preskaŭ 4%) kaj aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Dahod la instruado okazas en baz- kaj mezlernejoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dahod havas musonan kaj sekan sezonojn. Jare pluvas 755 mm. Inter junio-septembro pro la musonoj pli ofte pluvas, inter decemmbro-aprilo apenaŭ aŭ neniam pluvas. La averaĝa temperaturo ŝanĝas 19-33 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dahod havas trairan fervojan linion. Kvin vojoj kuras al la urbego el ĉiuj direktoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Vadodara.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans