Constância

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constância
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 056  (2011) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 29′ N, 8° 20′ U (mapo)39.483333333333-8.3333333333333 [+]
Areo 80,37 km² (8 037 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Constância (Portugalio)
Constância (Portugalio)
DEC
Constância
Constância
Situo de Constância

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Constância [+]
vdr

Constância estas portugala urbeto de la provinco Ribatejo (la nomo Ribatejo signifas proksimume Ĉetaĵejo), subregiono Lezíria do Tejo kaj de la Distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 900 loĝantoj.

La urbeto Constância estas sidejo de la municipo Constância, kun 80,37 km² de areo kaj 4 056 loĝantoj (2021), subdividita en tri freguesias. La municipa teritorio limas norde, oriente kaj sude kun Abrantes, kaj okcidente kun Vila Nova da Barquinha kaj Chamusca. Constância formas parton de la municiparo Comunidade Intermunicipal do Médio Tejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio kaj centra placo.
Pilorio.

La nomo Constância estis akirita oficiale en 1836, pere de interveno de la reĝino Maria la 2-a, kiu (Portugalio), donis la nomon "konstanteco" omaĝe al insisto de lokanoj por nuligi la ĝistiaman nomon Punhete, probable devena el la romia nomo Pugna Tagi, lukto pro Taĵo, sed en la epoko sugestanta maldecan aludon al "punheta" (maskla masturbado), kio rezultis en mokado fare de najbaranoj.

Constância (tiam Punhete) estis konata kiel rezidejo de la poeto Luís de Camões, kiu tie verkis kelkajn lirikajn poemojn, dum sia ekzilo en Ribatejo (eble inter 1546 kaj 1547).

La pilorion oni konstruis en 1821, anstataŭ tiu kiu estis detruita dum la franca invado.

Ekde 1952 estas grava milita bazo en Santa Margarida da Coutada.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Constância havas jenajn freguesías:

  • Constância
  • Montalvo
  • Santa Margarida da Coutada

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilorio de Constância
  • Ponto de Santo Antoninho
  • Domo de Camões aŭ Casa dos Arcos
  • Preĝejo de Misericórdia de Constância
  • Preĝejo de Constância aŭ de Nossa Senhora dos Mártires
  • Preĝejo de São Julião (Constância)
  • Restaĵoj de romia urbo Eskora ĉe Montalvo, apud la rivero
  • Monaĥejo de Nossa Senhora da Boa Esperança (Konvento de Irmãs Clarissas)
  • Preĝejo de la 18-a jarcento en Montalvo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]