Clydesdale (ĉevalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du novzelandaj Clydesdale pelantaj ĉaron
Budweiser Clydesdale

Clydesdale [klajdsDEJL] estas raso de tirĉevaloj devena el farmaj ĉevaloj de Clydesdale, Skotlando, kaj nomita laŭ tiu regiono. Kvankam origine estis unu el plej malgrandaj rasoj de tirĉevaloj, ĝi estas nuntempe alta raso. Ofte beja laŭ koloro, ili montras gravajn blankajn markojn pro ekzisto de genetiko rilate al branĉo Sabino. Tiu raso estis origine uzata por agrikulturo kaj transporto, kaj estas ankoraŭ uzata por tiraj celoj nuntempe. La Budweiser Clydesdale estas kelkaj el plej famaj Clydesdale, kaj aliaj membroj de la raso estas uzataj kiel paradĉevaloj (por tamburoj) fare de la Britia Household Cavalry. Ili estis uzataj ankaŭ por krei aŭ plibonigi aliajn tirĉevalajn rasojn.

Tiu raso estis disvolvigita el flandraj virĉevaloj importitaj al Skotlando kaj krucigitaj kun lokaj ĉevalinoj. La unua registrita uzo de la nomo "Clydesdale" por la raso estis en 1826, kaj ĉirkaŭ 1830 komencis sistemo de luado de virĉevaloj kio rezultis en la disvastigo de la ĉevaloj Clydesdale tra Skotlando kaj en norda Anglio. La unua bredoregistro estis formita en 1877. Fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj, miloj da Clydesdale estis eksportitaj el Skotlando kaj senditaj tra la mondo, inklude al Aŭstralio kaj Novzelando, kie ili iĝis konata kiel "la raso kiu konstruis Aŭstralion". Tamen, dum la Unua Mondmilito la nombroj de populacioj ekmalpliiĝis pro pliiĝanta mekanizado kaj milituzado. Tiu malpliiĝo pluis, kaj ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj, la Rare Breeds Survival Trust konsideris la rason vundebla al formorto. La nombroj de populacioj iomete pliiĝis en la intervenA tempo, sed oni supozas, ke ili estas ankoraŭ vundeblaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Biddell, Herman. (1894) Heavy Horses: Breeds and Management. Londono, Vinton & Co..
  • Dutson, Judith. (2005) Storey's Illustrated Guide to 96 Horse Breeds of North America. Storey Publishing. ISBN 1-58017-613-5.
  • Edwards, Elwyn Hartley. (1994) The Encyclopedia of the Horse, 1‑a eldono, Nov-Jorko, NY: Dorling Kindersley. ISBN 1-56458-614-6.
  • Hayes, Capt. M. Horace, FRCVS. (2003) Points of the Horse, 7‑a eldono, New York, NY: Arco Publishing Company, Inc.. ISBN 978-1-59333-000-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]