Saltu al enhavo

Claudine Rinner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claudine Rinner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (59-jaraĝa)
Lingvoj franca
Loĝloko Ottmarsheim
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo astronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Claudine RINNER (naskiĝis en 1965) estas franca teknika desegnistino kaj amatora astronomino. En sia hejmo en Ottmarsheim (Haut-Rhin, Alzaco, Francio), ŝi defore observas per aŭtomata teleskopo de 0,5 m en Atlasa Montaro, Maroko.

Observoj[redakti | redakti fonton]

Interesita pri astronomio ekde sia infanaĝo, ŝi komencis observi per refraktoro de 5 cm, kaj poste, aĝa je 14-jaroj, per teleskopo de 11,5 cm.[1]. En 1996, ŝi eksciis la ekziston de la ŝargkuplitaj fotiloj kaj rekomencis observi elde sia hejmo per teleskopo de 20 cm ekipita de ŝargkuplita fotilo.

Deforaj observoj[redakti | redakti fonton]

Sed la atmosferaj kondiĉoj de Alzaco ne taŭgas por observoj : ŝi movigis sian instrumentaron en la Observatorion de Dax[2] kaj poste en la Observatorion Chante-Perdrix de Dauban, proksime de Banon (Alpes-de-Haute-Provence).[3]. Tie, ŝi konstruigis defore regatan teleskopon de 50 cm, per kiu ŝi observas elde sia alzaca hejmo.[4]

Observatorio MOSS[redakti | redakti fonton]

La projekto MOSS (Morocco Oukaimeden Sky Survey), komencita en oktobro 2011, estas kontribuo de Claudine Rinner, de la Société Jurassienne d'Astronomie (Svislando) kaj de la laboratorio pri Altenergia Fiziko kaj Astrofiziko (LPHEA) de la Universitato Cadi Ayyad de Marakeŝo[5]. La konstruado de la konstruaĵo estis plenumita de la firmao AGM (Atlas Golf Marrakech).[6] La projekto MOSS estis sponsorita de la fondaĵo Schoch (Svislando), la romandia komisiono pri fiziko, la Premio Edgar-Wilson de la SAO (Bostono) kaj la Planeda Societo.

La observatorio situiĝas en la nacia parko Toubkal, je altitudo 2 750 metroj. Ĝi estas ekipita de neŭtona teleskopo kun ĉefa spegulo de 500 mm, ĝi vidis sian unuan lumon la 5-a de oktobro 2011.[7] [8]

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Claudine Rinner malkovris 3 kometojn.[9][10][11][12][13][14]

Minor Planet Center kreditas ŝin de la malkovro de 58 numerotitaj asteroidoj inter 2004 kaj 2007, el kiuj 3 en kunlaboro kun François Kugel.[15]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis en 2012 la Premion Edgar-Wilson pro la malkovro de la kometo P/2011 W2 (Rinner) kaj en 2012 pro la malkovro de la kometoj MOSS.[16]

La asteroido 23999 Rinner[17] estis nomita en ŝia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tago de la virino : Claudine Rinner, malkovrintino de asteroidoj, el Futura Sciences ; 8-a de marto 2012(france)
  2. Observatorio de Dax, el Astrosurf(france)
  3. Observatorio Chante-Perdrix - Dauban, ibidem(france)
  4. Defore regata observatorio de Dauban, el la persona paĝaro de Claudine Rinner ĉe Astrosurf(france)
  5. Projekto MOSS, el la paĝaro de la Observatorio de Oukaïmeden Arkivigite je 2020-02-21 per la retarkivo Wayback Machine(angle)
  6. Defore regata observatorio de Oukaimeden, el la persona paĝaro de Claudine Rinner ĉe Astrosurf(france)
  7. La projekto MOSS, aǔ la serĉo de malgrandaj planedoj en maroka Alta Atlaso, de Michel Ory ; 11-a de novembro 2016[rompita ligilo] (france)
  8. La projekto MOSS (2011-2018) ibidem ; 2-a de novembro 2018 (france)
  9. Franca amatora astronomino malkovras kometon, el Gentside Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine(france)
  10. "Kokokrio", fine franca kometo !, el Futura Sciences(france)
  11. Claudine Rinner malkovras sian duan kometon !, ibidem Arkivigite je 2013-05-23 per la retarkivo Wayback Machine(france)
  12. 2000 asteroidoj… kaj 2 kometoj por Claudine Rinner !, el Ciel & Espace(france)
  13. Tria kometo malkovrita de Claudine Rinner, el Futura Sciences(france)
  14. Claudine Rinner malkovras sian trian kometon, el Ciel & Espace (france)
  15. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  16. La ricevintoj de la Premio Edgar-Wilson, el Central Bureau for Astronomical Telegrams(angle)
  17. JPL Small-Body Database Browser : 23999 Rinner (1999 RA33) (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Claudine Rinner en la franca Vikipedio.