Chunta Aragonesista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chunta Aragonesista
emblemo
politika partio en Hispanio
Komenco 29-a de junio 1986 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Zaragozo
Ideologio

EkosocialismoAragona naciismorespublikismofederismo • maldekstra popolismo

Ĉefestro(j) Joaquín Palacín Eltoro vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Chunta Aragonesista (CHA; de la aragona lingvo, Aragonisma Unuiĝo), populare konata kiel Chunta [ĈUNta], estas politika partio de Hispanio kies propra medio estas la regiono (comunidad autónoma) Aragono. Ĝi difiniĝas kiel aragonisma kaj socialdemokrata. Ĝia prezidanto estas Joaquín Palacín Eltoro ekde Februaro 2020 kaj la ĝenerala sekretariino estas Isabel Lasobras. CHA estis fondita en 1986 post la unuigo de diversaj kulturaj, sociaj, pacistaj kaj naciistaj aragonaj asocioj por krei tiun novan politikan partion.