Chodská Lhota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chodská Lhota
germane Melhut
municipo
Chodská Lhota de Výrov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chodská Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Kdyně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥodio
Montaro Všeruba montetaro
Situo Chodská Lhota
 - alteco 500 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 30″ N 13° 05′ 00″ O / 49.35833 °N, 13.08333 °O / 49.35833; 13.08333 (mapo)
Katastro 10,27 km² (1 027 ha) Chodská Lhota
Loĝantaro 409 (2024)
Denseco 39,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 10
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 553743
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chodská Lhota
Retpaĝo: www.chodskalhota.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Chodská Lhota (germane Melhut) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Domažlice, en regiono Plzeň. Vivas ĉi tie 409 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Všeruby, Kdyně, Libkov, Loučim kaj Pocinovice.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chodská Lhota situas 4,5 km de urbo Kdyně. Okcidente ĝi najbaras kun municipo Hluboká kaj domaro Vítovky, nordokcidente ĝi najbaras kun municipo Dobříkov, norde kun municipo Smržovice, kaj kun municipo Loučim ĝi najbaras nordoriente. Al municipo Chodská Lhota apartenas ankaŭ domaro Štefle, parto de Výrov kaj domaro Blahníky. Apud ŝoseo direkte al Loučim situas sur rojo Andělice Muelejo de Petrák, kaj plu apud ŝoseo al Pocinovice situas sur la sama rojo Segejo de Mašek.

Ĉirkaŭ Chodská Lhota elstaras nordokcidente monto Dobrá hora kun supermara alteco 641 metroj. Okcidente tio estas Chlumek Německá hora kun supermara alteco 636 metroj kaj Chlumek kun alteco 644 metroj. Direkte sudoriente estas monteto Javorovice (599 metroj). Pluaj montetoj en la ĉirkaŭaĵo estas Hrčoven (551 metroj), Hůrka (508 metroj), Malá Křížová (585 metroj), Zadní Javorovice (589 metroj) kaj Ostrý vrch (594 metroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1325.

La 5-an de majo 1945 je la 16:30 horo la municipo estis liberigita fare de usona motorizita taĉmento, kiu alveturis direkte de Chalupy kaj Štefle.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869940
1880884
1890822
1900799
1910827
1921811
JaroLoĝantoj
1930735
1950552
1961526
1970441
1980426
1991399
JaroLoĝantoj
2001375
2014423
2016422
2017418
2018409
2019413
JaroLoĝantoj
2020418
2021399
2022407
2023406
2024409

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]