Chiemseehof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chiemseehof en Salcburgo

Chiemseehof [ki:mze:ho:f] estas historia urba palaco ĉe Kai-kvartalo de Salcburgo, Aŭstrio. Temis pri iama sidejo de la episkopoj de Chiemsee kiun utiligas nun la landa registaro de Salcburgio respektive la landa parlamento.

Enhavas la komplekso kvin erojn, do blokon inter la stratetoj Pfeifergasse kaj Krotachgasse; ĉi lasta spektas al aperita interna korto. La unua mencio estis en la 1216-a jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

1215 starigis lia arkiepiskopa moŝto Eberhard von Regensberg episkoplandon ĉe Chiemsee; la plej altranga chiemsee-a ekleziulo estu persona helpepiskopo de la salcburga ĉefepiskopo kaj plenumu aliaj akurate difinitajn taskojn. Sekve la ĉiemsee-anoj kvazaŭ neniam rezidis rekte ĉe Chiemsee. Ĉirkaŭ la jaro 1300-a estis pligrandiĝo (grundojn najbarajn akiris ankaŭ Konrado de Liechtenstein) kaj la kapelo iĝis vera preĝejo; konsekriĝo ĝia okazis en 1497.

Post incendio fine de la 16-a jarcento la komplekso rekonstruiĝis ekde 1694 kun multaj ŝanĝoj kaj pligrandiĝo. Ĝis 1812 ĝi estas episkopa rezidejo; en 1812 la lasta ĉiemsee-a episkopo Sigmund Christoph von Waldburg-Zeil-Trauchburg nomumitis provizora administranto de la Salcburga arkidiocezo kaj ĝis 1861 la salcburgaj ĉefepiskopoj loĝis en kaj regadis de Chiemseehof, nome Augustin Gruber, Friedrich zu Schwarzenberg kaj Maximilian Joseph von Tarnóczy.

En 1866 ŝtataj aŭtoritatoj ekgastis; sekvis noa alikonstruo: en 1873 forigitis bedaŭrinde la pordego Kumpfmüllertor kun ĝiaj flankaj ejoj kaj la kortega kapelo. La nuna asemblea halo troviĝas en ejo kiun planis episkopo Sylvester Pflieger (1438–1451) kiel grenejon.

Lastaj restaŭradoj[redakti | redakti fonton]

Novaj restaŭradlaboroj sekvis en 1967, 1977 kaj ĉefe inter 2017 kaj 2019.[1]Intertempe la kunvenoj de la parlamentanoj okazis en la urbodomo respektive en la Malnova Rezidejo.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]