Cervera del Río Alhama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cervera del Río Alhama
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 262  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 1° 57′ U (mapo)42.006944444444-1.9519444444444Koordinatoj: 42° 0′ N, 1° 57′ U (mapo) [+]
Alto 534 m [+]
Areo 152,56 km² (15 256 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cervera del Río Alhama (Provinco Rioĥo)
Cervera del Río Alhama (Provinco Rioĥo)
DEC
Cervera del Río Alhama
Cervera del Río Alhama
Situo de Cervera del Río Alhama
Cervera del Río Alhama (Hispanio)
Cervera del Río Alhama (Hispanio)
DEC
Cervera del Río Alhama
Cervera del Río Alhama
Situo de Cervera del Río Alhama

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cervera del Río Alhama [+]
vdr

Cervera del Río Alhama [zerBEra delrjoaLAma] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Cervera del Río Alhama estas etimologie komprenebla kiel Cervejo de la Rivero Alhama, kaj tiu rilate aperas cervo en la municipa blazono.

La municipa teritorio de Cervera del Río Alhama, en la plej sudoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cervera del Río Alhama estas sur la valo de la rivero Alhama, sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon, je 30 km de Tudela kaj je 87 km de Logronjo, regiona kaj provinca ĉefurbo. Cervera del Río Alhama havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-123, kiuj komunikas oriente kun Cabretón kaj norde kun Ventas de Cervera; krome laŭ la regiona ŝoseo LR-284 oni komunikas kun Aguilar del Río Alhama sude. Kiel plej sudorienta angulo de la regiono Rioĥo, ĝi limas kun anguloj de la provincoj Navaro, Zaragozo kaj Sorio, respektive de regionoj Navaro, Aragono kaj Kastilio kaj Leono.

La municipo estas formata de loĝlokoj Cervera del Río Alhama, Cabretón, Rincón de Olivedo, Valdegutur, Valverde kaj Las Ventas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Cervera del Río Alhama estas la plej loĝata urbo de la komarko.

En du mezepokaj dokumentoj oni mencias la lokon, fakte de la jaro 942, en kiuj aperis literumita kiel Cervaria. En 1117 Alfonso la 1-a, alinome la Batalema, donis la rajtojn de foruo de Sobarbe al la lokanoj de Tudela, Galipienzo, Sangüesa kaj Cervera del río Alhama. La episkopo de la Calahorra don Rodrigo Cascante, donis al tiu preĝejo la dekonaĵojn de Cervera en 1156, kion li ratifis en 1179.

En Februaro 1196 ĉe la nuna domaro Valverde, kie kuniĝas Zaragozo, Navaro kaj Rioĥo, kunsidis la tri reĝoj nome Alfonso la 2-a "la ĉasta" de Aragono, Sanĉo la 7-a "la forta" de Navaro kaj Alfonso la 8-a "la nobela" de Kastilio, je peto de la papo Celestino la 3-a, kiu instigis ilin negocadi, por krei kristanan aliancon kontraŭ almohadoj, kiuj estis akirintaj teritoriojn post la batalo de Alarcos. Ili elektis kunsidejon "inter Agredam et Tirasonam"[1] en kiu neniu el la reĝoj devis eliri el sia teritorio. Tio rezultis en alianco kaj venko en la batalo de Navas de Tolosa. Ekde tiam, tiu lima punkto inter la tri regnoj sudoriente de Cervera estas konata kiel la Mojón de los Tres Reyes (limejilo de la tri reĝoj).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Cervera, kie oni malaltiĝis el 7 475 en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 2 313.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj fungoj). Ĉio estas sen irigacio spite la proksimecon de la rivero Ebro. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejoj, ruinoj de la kastelo, pontoj, neĝujo, banloko Albotea, iknitoj ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Moret Mendi, Joseph (1766). «Tomo IV, Capítulo II». En Imprenta de Pascual Ibáñez, eld. ANNALES DEL REYNO DE NAVARRA.
  2. Abad León, Felipe (2003). «XXI-Cervera y sus alrededores». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por La Rioja. Logroño: Ochoa Impresores. p. 10. ISBN 84-7359-551-3.