Cervera de la Cañada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cervera de la Cañada
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50312
Demografio
Loĝantaro 272  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 1° 44′ U (mapo)41.4321593-1.7352713 [+]
Alto 703 m [+]
Areo 29,222058 km² ( 292 2.2 058 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cervera de la Cañada (Provinco Zaragozo)
Cervera de la Cañada (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Cervera de la Cañada
Cervera de la Cañada (Hispanio)
Cervera de la Cañada (Hispanio)
DEC
Situo de Cervera de la Cañada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cervera de la Cañada [+]
vdr

Cervera de la Cañada [zerBEra delakaNJAda] estas municipo de Hispanio, en la nordcentro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Cervera de la Cañada estas etimologie komprenebla kiel Cervejo de la Brutovojo, sed alia hipotezo derivigas Cervera el antaŭromiaj radikoj kun signifo de Rokejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cervera de la Cañada estas municipa teritorio en la nordcentro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Villarroya de la Sierra norde, Embid de Ariza okcidente kaj Aniñón kaj Torralba de Ribota oriente. Krome sudoriente estas Calatayud kaj sudokcidente estas Ateca.

La loĝloko Cervera de la Cañada mem estas je 96 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 703 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Ribota, fakte antaŭ ties enfluejo en la riveron Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 inter Sorio kaj Calatayud. Krome laŭ akso orient-okcidente ĝis estas inter la apuda Aniñón oriente kaj Villalengua okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cervera de la Cañada kie oni malaltiĝisĝis nunaj 264 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]