Centra merkato (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Centra merkato
Центральный рынок
Vido de sur strato Lenin
Vido de sur strato Lenin
bazaro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 8′ 52″ N, 65° 32′ 34″ O (mapo)57.14777777777865.542777777778Koordinatoj: 57° 8′ 52″ N, 65° 32′ 34″ O (mapo)
La Centra merkato (Tjumena provinco)
La Centra merkato (Tjumena provinco)
DEC
La Centra merkato
La Centra merkato

Map

Adreso: strato Herzen 95
Malfermita en: 1988
Etaĝoj: 2
Parkumejo: ĉe strato Herzen kaj en la korto
Malfermaj horoj: 08:00 ĝis 19:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: Centra merkato
vdr

La Centra merkato (ruse Центральный рынок) estas la merkato en Tjumeno (Rusio), kiu situas rande de placo de Unueco kaj Konsento.

Situo[redakti | redakti fonton]

La merkato situas sudan flankon de placo de Unueco kaj Konsento ĉe strato Lenin. Ĝi limas norde kun la menciita placo, okcidente kun la aĉetcentro La Centra, sude kun strato Herzen kaj oriente kun la aĉetcentro CUM.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento tio estis urborando, premita inter Moskovskij trakt (Moskva landvojo) kaj branĉo de Transsiberia fervojo, kiu iris laŭlonge de la nuna strato Maurice Thorez. En la 1920-aj jaroj strato Lenin estis daŭrigita ĝis la menciita fervojo, disiginte la terenon disde la skvaro Nemcov. Iom post iom tie aperis lignaj domoj. Komence de la 1960-aj jaroj oni komencis forigi ilin por formi la novan placon, ankoraŭ sennoman.

La merkato estis konstruita laŭ dezajno de la tjumena arkitekto Valerij Ginkul, kiu elektis specifan formon de la tegmento, por aludi orientajn tendojn. Ĝi malfermiĝis en 1988.

Post totala privatigo okazinta en la 1990-aj jaroj ĝi restis la sola municipa merkato en la urbo[1]. Tamen reale ĝin regis grupo da azeraj komercistoj, devenaj el unu vilaĝo en Azerbajĝano. Internaj konfliktoj de la azera diasporo kaŭzis plurajn konfrontiĝojn, interalie la 20-an de junio 1996 en ŝtuparejo de sia domo estis pafmurdita Galandar Aĥmedov, vic-direktoro de la merkato[2]. En 1998 urbaj aŭtoritatoj planis privatigi aŭ transloki ĝin urboranden, al kiu komercistoj reagis per fervoraj protestoj[3]. Similaj diskutoj okazis en 2017[4] kaj en 2021[5].

La merkato estas ofte kritikata pro rompo de reguloj, inkluzive de sanitaraj[6]. En januaro 2011 la sanitara ĉefkuracisto de Rusio Gennadij Oniŝĉenko senaverte vizitis la merkaton kaj atestis plurajn sanitarajn fuŝojn. Fakuloj konstatis ankaŭ ke la konstruaĵo mem estas en malbona stato, eble danĝera kaj ĝiaj subterejoj ne riparitaj ekde ĝia malfermo en 1981. Lokaj aŭtoritatoj provizore fermis la merkaton kaj promesis solvi ĉiujn problemojn[7]. Post kelkaj tagoj ĝi malfermiĝis denove[8].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La merkato havas du etaĝojn. En la unua etaĝo aĉeteblas fruktoj, legomoj, specioj kaj funkcias pluraj vendejoj kun manĝaĵoj. En la dua etaĝo funkcias kafejo, vendejoj de hejmaj kemiaĵoj, floroj, ktp. Haveblas du enirejoj — de la placo kaj de strato Herzen. Ĉe ĝia rando tutjare funkcias subĉiela vendado en tendoj.

La merkato funkcias ĉiutage de la 8a matene ĝis la 7a vespere[9].

Planoj[redakti | redakti fonton]

En 2015 la tjumena arkitekto Aleksej Ivanov preparis dezajnon por rekonstruo de la merkato, sed ĝi estas ankoraŭ ne realigita[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Центральный рынок Тюмени – единственный муниципальный рынок города (ruse). Regnum (2003-08-18). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  2. Осужден заказчик убийства замдиректора Тюменского Центрального рынка (ruse). Delovaja Pressa (2002-06-04). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  3. Ольга Иженякова (1998-02-26) Центральным рынок теплеет (ruse). Tjumenskij Kurier. Alirita 2024-04-02.
  4. Анастасия Мечкова (2017-10-01) Думе Тюмени предложили приватизировать «Центральный рынок» Объект торговли перестал быть конкурентоспособным (ruse). Pravda Urfo. Alirita 2024-04-02.
  5. Анастасия Мечкова (2021-02-26) В ТЮМЕНИ ХОТЯТ СНЕСТИ ЦЕНТРАЛЬНЫЙ РЫНОК? (ruse). Наша газета. Arkivita el la originalo je 2024-04-02. Alirita 2024-04-02.
  6. Валерий Дорофеев (2017-09-19) Тюменские чиновники решили приватизировать Центральный рынок. Депутаты гордумы насторожились (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2017-09-19. Alirita 2019-07-24.
  7. В Тюмени закрыли центральный рынок после замечаний Онищенко (ruse). Interfax (2011-02-03). Arkivita el la originalo je 2024-04-02. Alirita 2024-04-02.
  8. “Центральный” и другие... (ruse). Tjumenskaja Pravda (2011-03-12). Arkivita el la originalo je 2024-04-02. Alirita 2024-04-02.
  9. Центральный рынок: официальный сайт ruse
  10. Алексей Иванов Концепция реконструкции рынка на площади Единства и Согласия в Тюмени (ruse). Alirita 2019-07-24.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.