Centra Banko de Ekvadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Banko de Ekvadoro
centra banko
Komenco 10-a de aŭgusto 1927
Lando(j) Ekvadoro vd
Sidejo Kito, Ekvadoro
Retejo https://www.bce.ec/en/, https://@BancoCentral_Ec, https://www.linkedin.com/company/banco-central-del-ecuador/mycompany/ Oficiala retejo
vdr

La Centra Banko de Ekvadoro aŭ en hispana origine kaj oficiale Banco Central del Ecuador estas la centra banko de Ekvadoro. Ĝi estis rezulto de la Julia Revolucio (9a de julio de 1925), kiu iniciatis la procezon de fondo de nacia banko eldonanto. La landa krizo, kaŭzata de la nekonverteblo de la monbileto, la senfundamentaj moneldonoj, la inflacio, la spekulacio, la troa uzado de kredito, la disniveligo de la Pagopesilo, la manko de oficiala kontrolo super la bankoj kaj la bankaj malordo kaj rivaleco, devis esti frontata per sanigado de la valuto kaj per reguligo de la monŝanĝo.

Aliaj faktoroj, ĉefe eksteraj kiaj la fino de la Unua Mondmilito, la epoko de usona ekonomia krizo, la procezo inflacia kaj deflacia kiun kunportis la unua mondmilito produktis en la lando ekonomian krizon ege komplikan; la krizo de kakao pliakriĝis, estis malmulta internacia peto de la produkto kaj krome kelkaj plagoj infestis la plantejojn de kakao-arboj.

Fondo[redakti | redakti fonton]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Reformoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]