Casiodoro de Reina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casiodoro de Reina
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1519 (1519-11-30)
en Montemolín
Morto 15-an de marto 1594 (1594-03-15) (74-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurto ĉe Majno vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo tradukisto • teologo • verkisto • tradukisto de Biblio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Casiodoro de Reina.

Casiodoro de Reina (Montemolín, Badaĥozo, ĉ. 1520- Frankfurto, Sankta Romia Imperio, la 15-an de marto 1594) estis monaĥo de la Ordeno de la hieronimanoj de Hispanio, konvertito al protestantismo, fama pro la tre konata traduko en la hispanlingva mondo de la Biblio nomata "Biblio de la Urso", kiu estis la unua kompleta traduko de la biblio al la kastilia lingvo el ĝiaj originalaj fontolingvoj.

Casiodoro de Reina eniris en la hieroniman monaĥejon Sankta Isidoro de l' Kampo de Santiponce kiel monaĥo. Baldaŭ li kontaktis la luteranismon kaj iĝis ano de la Reformacio en Hispanio, kaj persekutita de la Inkvizicio, parte pro la kaŝa distribuado de la traduko de la Nova Testamento de Juan Pérez de Pineda. Dum la persekutado, li decidis forlasi la monaĥejon kaj fuĝi kun siaj plej fidataj amikoj al Ĝenevo en 1557 (inter ili lin akompanis Cipriano de Valera).

Tamen, tio kion li vidis en Ĝeneve ne plaĉis al li: en 1553 estis ekzekutita Miguel Servet kaj la traktado donita al la disidentoj estis tre polemika. Reina oponiĝis al la ekzekutado de veraj aŭ supozataj herezuloj, ĉar li tion konsideris ofendon al la atestado de Jesuo. Li sekrete tradukis la libron de Sébastien Châteillon "Pri la herezuloj", De herectis an sint persequendi, kiu kondamnas la ekzekutojn pro konscienco kaj dokumentas la rifuzon de la pra kristanismo al tia praktiko.

Kvankam Casiodoro de Reina estis firma kredanto je la triunuo kaj pro tio, ne kundividis sian kredon kun tiu de la unutriunuanoj, pro kio Servet estis bruligita, li ne povis akcepti la ekzekuton de iu ajn pro sia kredo. Li havis kontraŭdirojn kun Johano Kalvino kaj la reganta akreco lin devigis diri ke "Ĝenevo iĝis nova Romo", pro kio li decidis foriri al Frankfurto. Li defendis, kontraŭ la reganta opinio, ke la pacemaj anabaptistoj devus esti konsiderataj "kiel fratoj".

Dume, la Hispana Inkvizicio realigis en Sevilo en aprilo 1562 "Aŭtodafeo" per kiu bildo de Casiodoro de Reina estis bruligata. Liaj verkoj estis inkluzivitaj en la tiel nomata "Indekso de la Malpermesataj Libroj" (Index Librorum Prohibitorum) kaj estis deklarata "heresiarca" (estro de la herezuloj).

En Anglio, kie la reĝino Elizabeto la 1-a lin permesis prediki al la persekutitaj hispanoj, estis ordinita en 1562 kiel pastoro de la Anglia Eklezio en la kirko Sankta Maria de Hargs, kaj tie komencis traduki la Biblion en la kastilia lingvo, la unua traduko al ĉi tiu lingvo. Pro kalumnioj, li devis fuĝi al Antverpeno en januaro 1564, kie li travivis grandajn ekonomiajn malfacilaĵojn por povi fini la tradukon de la Biblio.

Ankaŭ li verkis la unuan grandan libron kontraŭ la Inkvizicio, titolita Kelkaj artoj de la Sankta Inkvizicio hispana, publikigita en Heidelberg en 1567 sub la plumnomo Reginaldus Gonsalvius Montanus. La verko eldoniĝis en latino, sed tuj poste tradukita al la angla, nedelanda, franca kaj germana.

Lia kastililingva versio de la Biblio estis konata kiel La Biblio de la Urso, ĉar en ĝia frontpaĝo aperis bildo de urso kaj fine plublikiĝis en Bazelo, en 1569. Kristanaj gvidantoj kaj la Municipa Konsilio de tiu urbo kun ĉiuj penoj subtenis la tradukadon kaj kiel dankemo, Casiodoro de Reina dediĉis ekzempleron al la Biblioteko de la Universitato de Bazelo, kiu ankoraŭ konserviĝas. En la unua eldono aperis 2.600 ekzempleroj, sed malgraŭ la obstakloj por ĝia vendado, en 1596 ĉio elĉerpiĝis.

Casiodoro de Reina vivis en Antverpeno ĝis 1585, jaro kiam la trupoj de la hispana reĝo Filipo la 2-a forprenis la urbon, kaj li revenis al Frankfurton, kie li ricevis la civitanecon en 1573. Li vivtenis sin danke al komercado de silko kiun li mem establis. Jam pli ol 70jaraĝa, li estis elektata helpanta pastoro en 1593. Li ekzercis sian ministerion ok monatojn ĝis sia morto la 15an de marto 1594.