Carletonville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carletonville
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 2499 • 2500
Demografio
Loĝantaro 23 000  () [+]
Loĝdenso 655 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 21′ S, 27° 24′ O (mapo)-26.35805555555627.398055555556Koordinatoj: 26° 21′ S, 27° 24′ O (mapo) [+]
Alto 1 529 m [+]
Areo 35,14 km² (3 514 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Carletonville (Sud-Afriko)
Carletonville (Sud-Afriko)
DEC
Carletonville
Carletonville
Situo de Carletonville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carletonville, Gauteng [+]
vdr


Carletonville estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo, en urbara municipo Merafong.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Carletonville situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando. Krugersdorp troviĝas 47, Soweto 48, Johanesburgo 71, Pretorio 111, Bloemfontein 330, Durbano 525, Port Elizabeth 863, Kaburbo 1204 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1937 komenciĝis la minado, tiam oni fondis la setlejon. En 1959 Carletonville ricevis statuson urbo (kun la apudaĵoj), kiu ricevis sian nomon de minado-direktoro Guy Carleton Jones. En la 1970-aj jaroj strikoj okazis, dume la polico vundis, eĉ mortis ministojn. Komence de la 21-a jarcento oni komencis reuzi la teron, ekzemple oni kultivas rozojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Carletonville estas unu el la plej riĉaj oro-produktantaj areoj en la mondo, kie troviĝas la plej profunda minejo de la mondo kun profundeco 3 749 m.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Carletonville la plej gravaj vojoj kuras al Soweto kaj Randfontein.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Carletonville havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas iomete pli, ol 700 mm, precipe somere pluvas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]